china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Li bai, ĉina plej fama romantika poeto de la dinastio Tang
(GMT+08:00) 2008-10-31 17:12:39

Li Bai naskiĝis en la jaro 701. Lia patro estis riĉa komercisto kaj scipovis poezion. Bona familia kondiĉo kulturis ĉe li sentiman kaj senĝenan karakteron. Bona familia edukado plene disvolvis lian talenton, ke li fariĝis erudicia kaj multkapabla. En la aĝo de 5 jaroj li jam scipovis legi. Estante 10-jara knabo li jam legis preskaŭ ĉiujn klasikajn librojn de Konfuceo kaj multajn aliajn historiajn kaj literaturajn verkojn. Tre frue li kredis je taoismo, ŝatis vivi kiel ermito en montaro kaj arbaro, sin ekzercis per taoisma korposaniga metodo por fariĝi feo. Samtempe li havis noblan politikan idealon kaj deziregis fari kontribuojn por la ŝtato. Tio estis la iedologia bazo de liaj progresemaj poemoj.

En la aĝo de 20 jaroj li jam sciopovis verki belajn poemojn. Post kelkaj jaroj li forlasis sian hejmlokon kaj komencis vojaĝi laŭ la rivero Yangzi kaj la Flava Rivero. Vojaĝante li verkis multajn poemojn por prilaŭdi la belajn pejzaĝojn de la patrino. Helpe de siaj poemoj li konatiĝis kun multaj poetoj kaj oficistoj. Samtempe li forte deziris, ke la kortego bone taksu liajn talenton kaj prestiĝon kaj komisiu al li gravan oficon.

En la jaro 742, la tiama imperiestro per edikto venigis lin al la ĉefurbo Chang'an por labori kiel literatura paĝio, sin okupanta pri poezia verkado kaj ellaborado de dokumentoj. Li estis ege stimulita kaj deziregis ion fari. Sed la tiama kortega politiko estis putra, virtaj talentuloj ofte estis ekskluzivataj kaj persekutataj. Pro sia necedema karaktero li neniam flatis al iu, sekve suferis kalumniojn de onidiroj. Malpli ol du jarojn poste li estis devigita eksiĝi de la ofico.

Tiu bato ĉagrenis lin kaj en la sekvaj 11 jaroj li daŭre vojaĝis laŭ la rivero Yangzi kaj la Flava Rivero drinkante kaj versante. Tamen en la koro li ĉiam zorgis pri ŝtataj aferoj kaj deziregis, ke la kortego denove asignu al li iun oficon. Dum tiu tempo li konatiĝis kun alia granda poeto Du Fu kaj ambaŭ fariĝis bonaj amikoj. Ili kune vojaĝis, kune drinkis kaj kune interŝanĝis opiniojn pri poezio-verkado. Ilia amikeco estas laŭdinda bela rakonto en la ĉina literatura historio. Li Bai mortis pro malsano en la aĝo de 61 jaroj.

Dum sia tuta vivo Li Bai verkis multegajn poemojn. Li postlasis al ni pli ol 900 poemojn. Tiuj poemoj estas enhavoriĉaj, vidigis al ni lian tutan vivon, la socian realon kaj la spiritan fizionomion de la prospera tempo de la dinastio Tang, en kiu vivis la poeto.

Li Bai estis patriota poeto kun nobla idealo. Li ĉiam deziregis dediĉi sian talenton al la patrio. Tiu lia deziro pli ardis kiam la patrio vizaĝis al politika krizo. Tamen li ne havis ŝancon realigi sian deziron. El liaj poemoj ni povas legi liajn noblan idealon, fortan deziron, profundajn sopiron, ĉagrenojn kaj bedaŭrojn kaj simpation al suferantaj laborantaj popolanoj.

La poeto aparte ŝatis vojaĝon kaj vizitis multajn famajn vizitindejojn, sekve postlasis al ni multajn belajn poemojn plenajn de romantika ĉarmo. Li ŝatis nek kvietajn montojn kaj arbarojn, nek delikatajn rojojn, sed altajn groteskajn montpintojn kaj rokojn, altegajn akvofalojn, galopantajn Yangzi-riveron kaj Flavan Riveron. Liaj sentima karaktero, kuraĝa troigo, mirinda imagpovo, senbrida patoso plene enfandiĝis en la pejzaĝojn priskribitajn en liaj poemoj kaj tiamaniere li atingis altan perfektecon en la arto.

Li verkis ankaŭ nemalmultajn poemojn pri amo kaj amikeco. Tiuj poemoj estas kortuŝaj kaj havas fortan artan infektemon.

La poemoj de Li Bai naskis tre profundajn influojn al la ĉina poezio. La posttempaj famaj poetoj senescepte ĉerpis nutron el liaj poemoj.

Karaj amikoj, antaŭ ol fini nian mallongan konigon pri ĉina fama antikva romantika poeto Li Bai, ni deklamas tri el liaj poemoj pro kuna apreco.

La unua "Nokta Penso", esperantigita de fama esperantisto Kalocsay:

Antaŭ benko blanke brila luno floras,

Super tero kvazaŭ prujno blankkoloras.

Kaplevo: brilan lunon mi rigardas,

Kapklino: naskvilaĝon mi memoras.

La dua "Forlasante Frumatene la urbon Baidi", esperantigita de japana esperantisto Kenĵi Ossaka.

Ni forlasis Baidi sub

Frumatena brila nub'

Flu' resendas al Kiangling

Mejlojn mil en tago nin.

De la bordoj eĥas kri'

De simioj jen al ni.

Flugis dume nia pram'

Preter dekmil montoj jam.

La tria "Rigardu al la Mondo Ĉiela Pordo", esperantigita de ĉina fama esperantisto S.J.Zee.

La grandrivero orienten tra fendo

De ĉiela pordo,

Kuradas orienten kaj turniĝas

Al la nordo.

Leviĝas bluaj montoj ambaŭ-flanke vidalvide

De apud sun' soleca vel'

Alnaĝas sur ventporto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040