china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Nacia heroo Lin Zexu
(GMT+08:00) 2008-11-07 17:16:43

La nacia heroo Lin Zexu en la ĉina proksima historio estas konata de ĉiuj ĉinoj, ĉu junaj, ĉu maljunaj, eĉ de infanoj. En la ĉina elementlerneja historia lernolibro estas rakonto pri lia forbruligo de opio ĉe Humen; sur la Menumento de Popolaj Herooj sur la placo Tian'anmen de Pekino estas viveca reliefo pri la historia evento de lia forbruligo de opio. Lin naskiĝis en la ĉina sudorienta urbo Fuzhou, provinco Fujian, en la jaro 1785. 20-jara, li sukcesis en kortega ekzameno kaj fariĝis ŝtata oficisto. Li iam servis en pluraj oficoj. En siaj oficoj li kondukigis akvoutiligan konstruadon, disvolvigis agrikulturon, juste juĝis kazojn, ordigis sistemon pri ŝtataj oficistoj, pro ĉio ĉi li estis amata de popolanoj kaj promociita de imperiestro. En la jaro 1838 li estis nomumita kiel imperiestra revizoro por malpermesi opion en la ĉina suda provinco Guangdong. Tio malfermis la plej gravan ĉapitron de lia vivo kaj ankaŭ nekonscie malfermis la unuan akton de la ĉina proksima historio.

Ni konigu al vi antaŭ ĉio pri la tiama situacio de Ĉinio. En la 19-a jarcento, la ĉina feŭda socio iris al sia lasta periodo; pli kaj pli dekadencis la regado de la dinastio Qing. Tamen la lasta, sin ferminte, ankoraŭ pretendis sin potenca en la mondo. La regantaro arogantis, dum la potencoj en Eŭropo kaj Ameriko multe progresis. Ili prenis Ĉinion kun vasta tero kaj multa loĝantaro kiel la ĉefan celon por vastigi la eksteran merkaton. Por ĉasi profitegon, fremdlandaj komercistoj kontrabandis grandan kvanton da opio en Ĉinion laŭ la ĉina suda marbordo. La kvanto de alportita opio flugrapide multiĝis de pli ol 4 000 kestoj en la komenco ĝis pli ol 40 000. La inundo de opio influis sanon korpan kaj animan de popolanoj, koruptis ŝtatajn oficistojn kaj pro tio ĉina arĝento fluis eksterlanden kaj mankis financa enspezo al la registaro. En sia mesaĝo al imperiestro Lin Zexu montris trafe: la opia inundo rilatas al la vivo de la ŝtato, tio vekis la imperiestron. Do Lin Zexu estis rajtigita malpermesi opion.

Atinginte Kantonon, li tuj faris la malpermesadon. Li senprokraste ordigis la maran defendon unuflanke, kaj ordonis fremdlandajn opikomercistojn fordoni opion aliflanke. En sia anonco al eksterlandaj opikomercistoj li diris: "Se opio ne estus malpermesata, mi ne forirus." Pro liaj neŝanceliĝa sinteno kaj fortaj rimedoj, kaj plie, pro la subteno de la popolo, eksterlandaj opikomercistoj devigite fordonis pli ol 20 000 kestojn da opio, pezajn je 1 188 tunoj. Li forbruligis la konfiskitan opion sur marbordo ĉe Humen. La forbruligado daŭris 23 tagojn. Ĉiutage, miloj kaj miloj da personoj tion rigardis kaj aplaŭdis.

Al la ĉinaj rimedoj por malpermesi opion, forte eĥis la brita registaro. En 1840 brita ekspedicio blokadis la marareon apud Kantono kaj eksplodis la "opia milito". Dispoziciate de Lin Zexu, la armeanoj kaj popolanoj de Kantono estis serioze pretaj, ne lasante ian ajn ŝancon al la brita armeo, la lasta do faris atakon kontraŭ la norda urbo Tianjin, fine la malforta registaro de la dinastio Qing devigite subskribis kun Britio neegalecan traktaton kaj koncesiis la ĉinan teritorion Hongkong.

En 1850 Lin Zexu forpasis pro malsano.

La opi-forbruligo ĉe Humen montris la decidemon de la ĉina nacio por rezisti kontraŭ ekstera humiligo kaj estas brila paĝo de la kontraŭ-imperiisma batalo en la ĉina proksima historio kaj pro tio Lin Zexu fariĝis simbolo de la patriotismo de la ĉina nacio. Lia pli granda kontribuo al la posteuloj estas lia spirito pri reformado kaj ekspluatado.

Siatempe, la registaro de la dinastio Qing blinde praktikis ksenofobion politike kaj obskurantis popolanojn kulture, pro tio la tuta nacio neniom sciis pri okcidentaj landoj; la korteganoj eĉ ne konis la precizan pozicion de Britio kaj Usono. Estis tia Lin Zexu en la komenco. Tamen post kiam li prezidis opimalpermeson en Kantono, li konsciis la senscion de ĉinoj al la ekstera mondo. Li rapide larĝigis siajn sciojn pri la okcidento, kolektigis gazetarojn eldonitajn de fremdlandanoj kaj varbis kompradorojn, revenintajn elmigrintojn kaj studentojn, kiuj povosciis la anglan lingvon, kiel tradukistojn. Ili tradukis multege da libroj kaj gazetoj rilataj al politiko, ekonomio, milita afero, historio, leĝo, geografio kaj similaj.

Lin Zexu studis okcidentajn avangardajn teknikojn por potencigi la landon, rezisti kontraŭ la okcidenta agreso kaj por sendependeco. Tiu ĉi patriotismo de Lin Zexu kaj lia penso pri ekstera malfermo profunde influis la posteulojn. Lin sekvante, iuj profetaj oficistoj, intelektuloj kaj komercistoj energie enkondukis de la okcidento naturajn sciencojn kaj sciencteknikojn. Pli kaj pli malfermiĝis la fermita pordo de la postiĝinta dinastio Qing.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040