china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉefrespondeculo de agentejo de Franca-Ĉina Komitato en Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-11-14 16:24:33

Parolante pri la merkato de Ĉinio, la unua granda merkato en la mondo, Alban Yung havas sian komprenon. Laŭ li, kvankam la ĉina merkato havas sian karakterizon, tamen ĝi ne havas grandan diferencon kun merkatoj de aliaj landoj, se vi komprenas kaj akomodas al la merkato, vi certe povas ekspluati novan zonon. La ĉina merkato havas gigantan latentan forton kaj altiras al si atenton de la tuta mondo. Kiel oni gajnu venkon en rivalado, tio estas grava defio por francaj entreprenoj. Alban Yung, kiu multjare okupiĝas pri ĉina-franca ekonomia kaj komerca interfluo, havas sperton pri tio. Li konigis:

"Kompreneble francaj entreprenoj kaj bankoj renkontas malfacilaĵojn kiam ili eniras en la ĉinan merkaton. Investantoj devas fari klopodon por akomodiĝi al la merkato. Ankaŭ observo de merkata regulo, aranĝo de merkato-studo, trovo de kunlabora partnero kaj taŭga investa loko estas bezonataj. Unuvorte oni devas tutforte klopodi por sin akomodi al loka situacio. La Franca-Ĉina Komitato portas sur si respondecon helpi al tiuj entreprenoj por ke ili glate eniru en la ĉinan merkaton."

Povas esti dirite, ke Alban Yung pasigis plejparton de sia labor-tempo en Ĉinio, do kial li restas je tiel multaj jaroj en fremda lando?

"Mi restas en Ĉinio pli ol 20 jarojn, tamen tio ne estas atendata de mi mem kiam mi ĵus venis al Ĉinio. En la fino de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, la ĉina ekonomio rapide evoluis kaj dank' al rapida evoluo kaj aktiveco de la ĉina ekonomio, Ĉinio altiris al si atenton de multaj investantoj. Eble pro la kialo, mi restas ĉi tie je tiel multaj jaroj. Kompreneble mi povas iri al aliaj landoj, tamen en Ĉinio estas pli multaj bonŝancoj, tial mi ne volas forlasi la lokon. En Ĉinio, alilandanoj ĉiam ricevas helpon kiam ili renkontas malfacilaĵojn kaj mi neniam sentas, ke resti en Ĉinio estas kontraŭvole, male mi nature elektas la restadon. Ĉinio estas gastama kaj ankaŭ komplete malferma lando."

Parolante pri sia familia vivo, Alban Yung estas tre feliĉa. Liaj infanoj kreskadis en Ĉinio kaj nun petas instruadon en Francio. Kvankam lia edzino estas ĉinino, tamen li ne lertas en la ĉina lingvo. Laŭ li tio ne donas al lia vivo grandan malhelpon, precipe en la nuna Ĉinio.

"Kompreneble se mi povas paroli en la ĉina lingvo, mi havos vivon kun malmultaj malfacilaĵoj en Ĉinio, tamen laŭ mi tio ne estas necesa. Mi scias, ke iuj alilandanoj sentas komfortaj kvankam ili ne povas paroli en la ĉina lingvo. En Ĉinio lingva baro ne estas tiel evidenta."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040