china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Ĉina filma majstro Xie Jin
(GMT+08:00) 2008-11-17 16:44:42

Lastatempe ĉina fama reĝisoro kaj filma majstro Xie Jin forpasis. En sinsekvaj tagoj, diversaj ĉinaj socirondoj per diversaj formoj, sincere funebris la majstron, kiu donis grandan kontribuon por la ĉina filmo.

En 1923 Xie Jin naskiĝis en iu familio de intelektulo en la gubernio Shangyu de la provinco Zhejiang en la ĉina orienta landparto. En 1941 li pasigis ekzamenon de dramaturgia kolegio de Jiang'an en Sichuan kaj servis kiel reĝisoro ekde la jaro 1948. En 1957 li famiĝis pro kameraado de filmo "Korbpilka Sportistino n.5". La filmo kun enhavoriĉa rakonto, ĉarmaj roluloj kaj pozitiva filma stilo, plaĉas al spektantoj. La filmo kelkfoje estas premiita en la internacia socio kaj establis pozicion de Xie Jin meze de reĝisoroj en la sama periodo. Ĝis nun la filmo ankoraŭ estas rigardata kiel plej klasika sporta filmo de Ĉinio. Ludanto de la dua rolulo en la filmo Qin Jian ankoraŭ tenas foton kun Xie Jin. Ŝi rememoris tiaman staton dirante:

"Tiam reĝisoro Xie Jin rapide respondis mian leteron. Li diris, ke ĉiuj aktoroj alvenis; se mi ne atentas malgravecon de la rolo, mi aliĝu al ilia grupo. Tial mi senhezite aliĝis al la grupo de la filmo."

En sinsekvaj 50 jaroj, Xie Jin ĉiam per forta historia respondeca sento kaj socia respondeca sento, manifestis ŝanĝiĝadon de la ĉina socio, kun serioza kaj eminenta filma lerteco. Li kamerais pli ol 20 filmojn kaj ĉiuj estas famaj en la ĉina filma historio. Li estas reĝisoro kun plej multaj enlandaj kaj internaciaj premioj en la nuna Ĉinio kaj filmoj kameraitaj de li estas agnoskataj kaj ŝatataj de spektantoj ĉinaj kaj alilandaj. En la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, Francio, Usono kaj Hindio respektive okazigis "ekspozicion pri filmoj kameraitaj de Xie Jin". Xie Jin estas honore titolita de fremdlandaj film-komentantoj kiel "ĉino kun plej granda reputacio en la nuna internacia filma rondo". Ĉina film-komentanto opinias, ke filmoj kameraitaj de Xie Jin estas plenaj de humanisma spirito kaj havas profundan enhavon kaj distingan karakterizon. Sinjoro Rao Shuguang, laboranto de Ĉina Filma Arkivo, tiel taksas Xie Jin:

"Xie Jin okupas tre gravan pozicion en la ĉina filma historio. Povas esti dirite, ke li estas arta majstro de la ĉina filmo. Li per filmo notas la ĉinan gigantan ŝanĝiĝon kaj historion. Filmoj kameraitaj de Xie Jin alte atentas kontentigon kaj esprimon de sento de spektantoj kaj dum rigardo de filmo, spektantoj ŝajne estas en la filmo. Filmo kameraita de Xie Jin okupas tre gravan pozicion en Ĉinio."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040