china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Xie Jin kaj liaj filmoj (foto) 
(GMT+08:00) 2008-11-26 17:09:06

Dum kameraado de filmoj, Xie Jin persistis en realisma kreada sinteno kaj per filmoj li notis diversajn epokojn. Filmoj kameraitaj de li pri "Ĉevalisto", "Legendo sur la Monto Tianyushan" kaj "Gubernio Furong" manifestas bonan emocion, homan bonecon kaj homan brilecon en la epoko de politika ŝtormo kaj tio estas kaŭzo, kial filmoj kameraitaj de Xie Jin plaĉas al spektantoj en diversaj epokoj en la lastaj 50 jaroj. Xie Jin diris:

"Arto kaj vivo estas interligigaj. Ĝenerale mi elektas filmon por kameraado, kiu kortuŝas min. Mi kredas, ke tia filmo povas korvibrigi spektantojn. Laŭ mi alta takso de la publiko al filmo estas plej grava."

Xie Jin gvidas kaj subtenas arojn da junaj reĝisoroj kaj ankaŭ trovas kaj faras trejnon de multaj eminentaj filmaj aktoroj. Nun aktoroj ludantaj rolojn en la filmoj "Ĉevalisto", "Legendo sur la Monto Tianyushan" kaj "Gubernio Furong" estas famaj filmaj aktoroj en kaj ekster Ĉinio.

En la libera tempo, Xie Jin estas ŝatata instruisto kaj amiko. Li estas viro subtila kaj senĝena kaj li ŝatas veŝton kun multaj sakoj. Ofte eksplodas serena rideto kiam li parolas. Homoj, kiuj bone konas Xie Jin, scias, ke li ŝatas drinki kaj drinkas kiel funelo, eble tio formas lian varman temperamenton.

Ĉina fama regiŝoro Zhai Junjie havas intiman amikecon kun Xie Jin. Pro forpaso de Xie Jin, Zhai Junjie pasigis plurajn tagojn sendormecajn. Li diris, ke ŝprucas pasintaĵoj meze de ilia plurjara kontakto.

"Mi kaj li havas plurjaran amikecon. Lia patoso ŝprucas el lia koro. Li varme brakumas la vivon kaj la popolon. Li ne bezonas frandaĵojn kaj eĉ povas manĝi kelkajn arakidsemojn kaj frititajn fabojn kun granda ĝuo. Iam amikoj drinkas, li kaptas glason por drinki kaj ne atentas, ĉu la glaso estas uzata. Li estas tiel afabla kaj facile alirebla homo."

En 2000, en la aĝo de 77-jaroj Xie Jin kreis filmon "Futbalistino n.9" kaj tio estas la lasta filmo kameraita de Xie Jin. En postaj 8 jaroj, li persistas en legado en ĉiu tago kaj serĉas temon, kiu taŭgas al kameraado. Post fortega tertremo en Wenchuan de Sichuan, Xie Jin kamerais 3-minutan televidan programeron "Ĉinio, Staranta kiel Arbo" por fari benon por la plagita regiono. La televida programero fariĝas la lasta kreaĵo de Xie Jin.

Laŭ konigo, filmo pri biografio de Xie Jin "Majstro Xie Jin" estas en postprodukta periodo. En la filmo, kiel ĉefrolulo, Xie Jin retrospektivas sian tutan vivon kaj per la filmo li plenumas sian vivon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040