china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Interfluo de la ĉina kulturo kaj la afrika kulturo estos pli profunda kaj longdaŭra.
(GMT+08:00) 2008-11-28 16:12:09

Afrika pentristino Angela Banks kreis serion da pentraĵoj por manifesti sian vidpunkton pri ĉina reformado kaj malfermo, urba konstraudo kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko. Vojaĝo al Ĉinio ankaŭ donas al ŝi impreson pri ĉinaj artistoj kaj ĉina tradicia pentrado. Ŝi diris:

"Ni estas permesataj viziti atelieron de ĉinaj pentristoj kaj kun ili fari tre privatan interfluon. Ili estas gastamaj kaj tre volontas eksponi siajn pentraĵojn kaj samtempe aprecas la niajn. Estas tre bona interfluo. Mi planas fari kreadon de pentraĵoj kun nigra kaj blanka koloroj kiam mi revenos al Afriko. Mi pensis, ke tia kreada koncepto estas influata de ĉina tuĉpentraĵo."

Estro de Buroo pri Ekstera Kontakto sub la ĉina Kultura Ministerio sinjoro Yu Peng konigis, ke post la pekina pinta konferenco de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo en 2006, la ĉina registaro esperas disvolvi pli da aktivadoj kun profundeco kaj efikeco pri interfluo de la ĉina kulturo kaj la afrika kulturo. Tial okazis aktivado pri portempa laboro de afrikaj fakuloj pri relikvo en Ĉinio. Li diris:

"Ĉu administrantoj de ĉinaj kaj afrikaj kulturaj institutoj devas fari interfluon kaj kun kia formo do la interfluo estu? Se li estas direktoro de departemento pri ekspozicio de afrikaj muzeoj, ni diskutas, ĉu li povas servi kiel ĉiflanka direktoro en ĉina koncerna muzeo por koni staton de aliaj muzeoj. Tiel interfluo inter fakaj institutoj estas pli profunda."

Delegitoj el muzeoj de 8 afrikaj landoj kun identeco de "portempa esploristo kun fremda ŝtataneco" faris esploron kaj inspekton en Pekino, Ŝanhajo, Changchun kaj aliaj lokoj pri la nuna stato de loka muzea afero kaj plano rilate al interfluo kun Afriko. Sinjoro Terry Nyambe el Zambio havas profundan impreson pri alta takso de ĉinoj al tradicia kulturo.

"Mi sentas, ke ĉinoj alte taksas sian propran kulturon. Ekzemple multaj ĉinoj venas al Imperiestra Palaco por apreci sian kulturan heredaĵon, ĉar ili volas havi eksplicitan konon pri sia propra kulturo. Ĉinoj vizitas ne nur lokajn muzeojn, sed ankaŭ muzeojn en aliaj lokoj. Estas tre grave, ke oni protektas tradician kulturon."

La ĉina registaro kreis bonŝancon por dialogo de ĉinaj kaj afrikaj fakuloj, erudiciuloj kaj oficistoj kaj ili reciproke referencas. Tio gajnas aprobon de afrikaj oficistoj.

Gabona vic-ĉefministro Paul Mba Abessole esprimis akceptante intervjuon, ke estas tre ĝojige, ke formo por interfluo de la ĉina kulturo kaj la afrika kulturo tago post tago estas diverseca kaj li esperas, ke la interfluo estos pli profunda kaj longdaŭra.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040