china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ekstrakto el la Inaŭgura Vespero de la 10-a Azia Arta Festivalo
(GMT+08:00) 2008-11-28 18:11:16

En la malferma ceremonio, la artistoj el aziaj landoj kaj regionoj en 23 paradveturiloj veturis en la kunvenejon. Malsamaj ĉeftemaj paradveturiloj de diversaj landoj plene malkovris brilan kulturon kaj moron de la aziaj landoj. Tiuj ĉi ornamitaj veturiloj kun malsamaj stiloj formis moveblan pejzaĝon. Multkoloraj lumoj kaj vivaj figuroj allogis rigardon de la spektantoj.

Birma kultura ministro Khin Aung Myint diris, ke Birmo sendis delegacion kun pli ol 30 artistoj partopreni en la festivalo. Oni povas ekkoni birman antikvan kulturon kaj arton pere de ilia prezentado. Li diris:

"Hodiaŭ, la mondo bezonas pacon, la popoloj de la mondo bezonas reciprokan amon kaj solidarecon. Tiu ĉi festivalo aperas ĝuste por reciproka tuŝiĝo de diverslandaj popoloj. Tio montras la signifon de la tergloba vilaĝo. Tiu ĉi festivalo tial certe proksimigas la aziajn popolojn pli solidarece."

En la vespero ankaŭ Liu Junjie el Singapuro, Xiao Yaxuan kaj Zhang Shaohan el Taiwan surscenejiĝis kaj kantis. Iliaj kantoj foje kaj foje puŝis vesperan etoson al kulmino.

Nun kantas Lin Junjie. La kanto estas Sude de Yangzi-Rivero.

La inaŭgura vespero konsistis el 6 partoj: Okazpensoj pri la Flava Rivero, Luno Fora sed Kuna, Ĉarmo de la Centraj Ebenaĵoj, Florantaj Jasmenoj, Odo de Heroinoj kaj Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. Oni samtempe projekciis kurtajn filmojn pri harmonia Azio, kulturo de la Flava Rivero, historio, kulturo kaj ekonomio de la provinco Henan kaj aliaj. La ĉeftemon de ĉiu parto karakterizis ĉinaj elementoj.

Precipe menciindas, ke la vespera scenejo estas kvazaŭ unu solene floranta ĉina rozo. Aktoroj dancas kvazaŭ en la koro de la floro. La sceneja projekto rompis tradician faron --- spektantoj povas apreci scenaĵon nur de tri flankoj, nun de kvar flankoj. La cirkla kurteno, tre movema, estis brila lumpunkto de sceneja projekto. La projekta teamo de la cirkla kurteno estis ĝuste tiu, kiu projektis "pentraĵ-rulaĵon" en la ĉi-jara Pekinaj Olimpikoj. Kun ŝanĝiĝo de programeroj la cirkla kurteno senĉese variigis kolorojn kaj bildojn, kreante eksterordinaran artan etoson.

Tiu ĉi kanto Virino Nemalsupera al Viro origine estis elektita parto de Henan-opero. En la vespero oni adaptis ĝin al kombinaĵo de belkantado kaj Henan-opera originala kantado sub ludado de ĉina violono. Ĉe ĝuado de ĝi, aperos aparta gusto. Bonvolu apreci!

La inaŭgura vespero malfermis la kurtenon de la 10-a Azia Arta Festivalo. En 10 tagoj post tiu ĉi tempo la artistoj el pli ol 20 aziaj landoj okazigos 78 prezentadojn en Zhengzhou, Kaifeng kaj aliaj urboj de Henan-provinco. Ding Shixian, la estro de Propaganda Departemento de Zhengzhou, konigis, ke la skalo de tiu ĉi festivalo estas granda. Sume pli ol 2, 000 aktoroj partoprenis en la festivalo. Inter la programoj multaj estas altnivelaj. Ding Shixian diris:

"Nemalmultaj el modernaj aziaj scenej-artaĵoj estas altnivelaj, ekzemple, japana tamburado, hindaj dancoj kaj ĉinaj operoj."

Malleviĝis la kurteno de la vespero en la kanto Beno, Kiu Disfloras en Hodiaŭa Vespero. Ĝi montras, ke la solenaĵo de la azia arta rondo fariĝos neŝancelebla ligilo de aziaj popoloj kaj ponto al bela estonteco.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040