china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vespero de Azio
(GMT+08:00) 2008-12-05 17:10:01

Antaŭ nelonge en Pekino okazis kant-koncerto "Vespero de Azio", la lasta programo de la aktivado "Rendevuo en Pekino 2008". Kantistoj el Ĉinio, Tajlando, Mongolio, Japanio, Singapuro, Malajzio kaj aliaj sume pli ol 10 landoj kaj regionoj de Azio donis brilan prezentadon.  


Sa Dingding

Jen estas kanto "Universo Prospera", kantita de ĉina kantistino Sa Dingding en sanskrito. Sa Dingding estas nova-generacia kantistino aprobata de la internacia muzikista rondo. Ŝiaj kantoj kunfandas la muzikon elektronikan kaj nacian kaj la stilo estas pli internacieca. La kanto "Universo Prospera" originas el budaismo kaj esprimas la vidpunkton pri animmigrado.  

Sur la scenejo de "Rendevuo en Pekino 2008" prezentiĝis en Pekino brilaj "Araba Vespero", "Vespero de Ŝanhaja Kunlabora Organizo", "Vespero de Afriko" kaj "Vespero de Latin-Ameriko". Artaĵoj de diversaj landoj kaj regionoj floradis. La "Vespero de Azio", unu el la gravaj aktivadoj kadre de "Rendevuo en Pekino 2008", manifestas ĉefe la modernan fizionomion de la antikveca Azio. Dekoj da eminentaj kantistoj el la ĉinaj ĉeftero, Aomen kaj Taiwan, el Tajlando, Mongolio, Japanio, Vjetnamio, Indonezio, Malajzio, Singapuro, Filipinoj kaj aliaj sume pli ol dek landoj kaj regionoj kantis por la Olimpikoj kaj alsendis al la bunta Pekino la plej sinceran bondeziron de aziaj popoloj.

Jen estas la kanto "Iu Tago", prezentita de tajlanda kantistino Lydia, idolo-kantistino de nova generacio. La kanto estas profund-senta kaj milda kaj esprimas la senton pri neforlasebla amo. Ŝi tre ĝojas partopreni en la prezentado kadre de la "Vespero de Azio". Ŝi diris:

"Mi estas tre bonŝanca, ke mi povas partopreni en la aktivado en Pekino. Ĉinio estas lando tre rapide disvolviĝanta. En ĉiu mia vizito mi povas vidi novan grandan ŝanĝiĝon."  

Aziaj landoj, precipe la sudorientaziaj, lasas ĝeneralan impreson pri la antikveca civilizacio kaj brilaj kulturo kaj arto. De la lastaj jaroj, aziaj landoj pli kaj pli konscias siajn proprajn kulturojn kaj la kulturaj kaj ekonomiaj interfluoj inter aziaj landoj pli kaj pli oftas. La "Vespero de Azio" akcelas artan interfluon inter diversaj landoj kaj enkorpigas la sendependan vekiĝon de la azia arto.

La "Vespero de Azio" okazis ĝuste antaŭ la fermo de la Pekinaj Paralimpikoj en 2008, do ĝi fariĝis ankaŭ grava arta prezentado dum la Paralimpikoj. La kantistoj el diversaj landoj kaj regionoj de Azio prezentis kantojn esprimantajn la olimpikan spiriton kaj stimulecon kaj hurais por la koincidaj Paralimpikoj.


 Gao Mingjun

Jen estas la kanto "Florado", prezentita de kantisto Gao Mingjun el la ĉina Taiwan. La kanto estas vigliga kaj nebridema kanto pri Olimpikoj kaj esprimas respekton al la vivo. "Mi ne larmos plu, ĉar mi vidas la de vi donitan esperon. La brila flamo prilumas la malĝojon en mia koro, mia mondo donas al mi floradon. Libera flugado donas al mi paron da flugiloj, mi ne plu ŝanceliĝas eĉ en malĝojo. Se mi povus iam trovi paradizon, mi ne perdus la vojon eĉ fermante la okulojn."


Ho Quynh Huong

Ho Quynh Huong estas multe ŝatata kantistino en Vjetnamio. Ŝi gajnis la premion de plej ŝatata kantisto de vjetnama televidstacio en du sinsekvaj jaroj kaj plurfoje partoprenis en internacia muzika festivalo, nome de Vjetnamio. Ŝi tre emociiĝis pro partopreno en la "Vespero de Azio" en Pekino. En la vespero ŝi kantis ne tre lerte en la ĉina lingvo la ĉinan kanton "Ĉivespero, neforgesebla". Pro sia sincera kantado ŝi estas varme aplaŭdata de la spektantoj. Ŝi ĝoje diris al raportisto:

"Mi ege emociiĝis tuj post kiam mi ricevis la invitilon al la prezentado. En televidilo mi rigardis, ke la inaŭguro kaj fermo de la Pekinaj Olimpikoj estas plensukcesaj. Mi do atendis tiun ĉi tagon. La ĉinaj spektantoj estas aparte entuziasmaj kaj multe aplaŭdas al mi. Multan dankon! Mi diru: 'Mi amas Pekinon'!"

Jen estas la kanto "Amo en mia vivo" prezentita de Ho Quynh Huong. "Mi estu via milda lunlumo, mi donu al vi ĉiujn lumojn, kaj ni kune realigu la sonĝon. Vi estas amo en mia vivo, vi estas sola stelo."

Fine de la vespero, japana fama muzikisto Shinji Tanimura prezentis sian ĉefverkon "Stelaro". Frue antaŭ 27 jaroj li faris prezentadon sur la ĉina scenejo kaj de tiam sin ligas kun Ĉinio. Kaj lia kanto "Stelaro" prenas Ĉinion kiel fonon.

"Ho, dislokiĝaj steloj ornamas la noktan firmamenton, direktiĝas al sorto, disradias lumon en silento, kaj subite prilumas mian figuron. Mi ekstartos kun stel-lumo sur la vizaĝo; mi ekstartos, dirante adiaŭon al vi, la stelaro de sorto."

Karaj amikoj, la vespero finiĝis en tajdo. La spektantoj donis longan kaj entuziasman aplaŭdadon al la brila prezentado de la aziaj artistoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040