china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina fotografistino Wang Xiaohui (foto)
(GMT+08:00) 2008-12-18 15:01:05

Ĉina fotografistino Wang Xiaohui 51-jara ĝis nun eldonis plurajn albumojn de fotografo kaj okazigis ekspoziciojn kun diversaj temoj en diversaj lokoj de la mondo.

En 2008 Wang Xiaohui havas sian fotografan ekspozicion titolitan Difino de Virinoj. Farinte intervjuon pri la ekspozicio, raportisto renkontis usonan faman ekspozicio-projektiston Elisabeth de Brabant kaj ŝi diris:

"Troviĝas neniu alia fotografistino, kiu havas tian enhavoriĉan sperton same kiel Wang Xiaohui."

En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, Wang Xiaohui diplomiĝis el fako de konstruado de Tongji-a Universitato en Ŝanhajo, ĉina fama universitato kaj dank' al elstara lernado, ŝi gajnis bonŝancon por peti instruadon en Germanio. Kiam ŝi lernis en la Tongji-a Universitato, ŝi amiĝis kun tiama plej eminenta studento Yu Lin kaj ili geedziĝis antaŭ veturo al Germanio. En libro pri sia rakonto, Wang Xiaohui menciis, ke ŝi kaj Yu Lin estas simplaj geknaboj kaj meze de ili regas pura familia etoso, sed ne adoltula dezirego. Yu Lin donis grandan helpon al Wang Xiaohui en ŝia unua periodo de fotografado. Ili reciproke helpas kaj ilia amo longdaŭras.

Tamen iam sorto estas tre senkompata por Wang Xiaohui. En la 31-a de oktobro de 1991, Wang Xiaohui kaj Yu Lin veturis al Ĉeĥio por plenumi inviton de iu eldonejo pri albumo de fotografo. Survoje okazis kolizio de aŭtoj kaj malfeliĉe Yu Lin forpasis kaj ankaŭ Wang Xiaohui svenis du tagojn. Kiam ŝi rekonsciiĝis kaj informiĝis, ke Yu Lin eterne foriris el la mondo, ŝi lasis 100 lipo-stampojn en Xuan-papero kaj donacis al la amanto.

Forpaso de Yu Lin donis seriozan atakon kaj ĉagrenon al Wang Xiaohui kaj ĝis nun ŝi ankoraŭ estas sola. Tamen samtempe tio rezultigas turnon de atento de Wang Xiaohui al profunda emocio al la vivo en ŝia fotografado. Fotografaĵoj faritaj de Wang Xiaohui kun floroj kiel ĉeftemo, estas malsamaj kun normalaj kreaĵoj pri floroj kaj aperigas karakterizon de floroj per tre pompa kaj troa formo. Ŝi diris:

"Ĝenerale oni aprecas belecon de floroj, fakte temas pri vivo, morto kaj amo en miaj fotografaĵoj. Mi manifestas koncepton pri vivo kaj morto per diversaj formoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040