china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kristonasko en vivo de ĉinaj gejunuloj (foto)
(GMT+08:00) 2008-12-26 15:51:09

Sekve de alveno de Kristonasko, en ĉinaj kelkaj grandaj urboj regas festa etoso. Gejunuloj en urboj planas pasigi Kristonaskon en la kuranta jaro antaŭ la festo.

Dono de kristonaska donaco, partopreno en amuza vespero por Kristonasko kaj ĝuo de kristonaska frandaĵo, tiuj aktivadoj por celebri Kristonaskon en okcidentaj landoj, estas akceptataj de pli kaj pli multaj ĉinaj gejunuloj. Butikoj kaj magazenoj en urboj atentas la bonŝancon kaj sinsekve okazigas diversajn aktivadojn. Ili metas gigantan kristonaskan arbon kun dekoracioj antaŭ pordo de vendejo por atentigi pasantojn pri alveno de Kristonasko.

Paŝinte en iun grandan magazenon en wangfujing-a komerca strato de Pekino, oni tuj aŭdas kristonaskan muzikaĵon. Tieaj laborantoj prenas kristonaskan ĉapon kaj la magazeno invitas "kristonaskan maljunulon" por speciale konstrui festan medion. Administranto de tiu magazeno diris al raportisto, ke sekve de proksimiĝo de Kristonasko, vendsumo de la magazeno estas pli kaj pli kontentiga, precipe vendado de varoj plaĉaj al junaj konsumantoj grandmezure kreskas.

"Estas gejunuloj, kiuj preferas Kristonaskon. En Kristonasko, Novjaro kaj Printempa Festo, ardas vendado ĉe servotablo de konfekciaĵoj kaj ornamaĵoj, precipe en Kristonasko venas multaj gejunuloj, kiuj elektas donacon por aliaj."

Nun junuloj kutimas doni kristonaskan donacon en la festo kaj laŭ ili, per kristonaska donaco, ili povas ne nur manifesti festan bondeziron, sed ankaŭ konstrui romantikan festan etoson. Iu fraŭlo, kiu elektas donacon por amamikino, diris al raportisto:

"Mi donas kristonaskan donacon al mia amamikino kaj ankaŭ ŝi tiel faris. Plej grave estas, ke per donaco, ni faras reciprokan am-esprimon. Cetere ricevo de donaco en festo estas romantika kaj tio plaĉas al ĉiuj."

Dank' al Kristonasko, junuloj havas bonŝancon por partopreni en kulturaj aktivadoj. Ĉijare oni povas veni al Popola Halo por apreci "Kristonaskan Koncerton pri Mondaj Famaj Simfoniaj Muzikaĵoj" ludataj de Germana Berlina Simfonia Orkestro aŭ iri al Pekina Sporta Studio por ĝui amuzan vesperon kun kant-steloj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040