china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"La historio de Han-dinastio" kaj Ban Zhao
(GMT+08:00) 2008-12-30 10:58:26

 "La historio de Han-dinastio" estas unu el la 24 volumoj de granda kompleto de historiaj libroj, plej frua historiografia analo konsistanta el diversaj biografiecaj verkoj. Oni prenas la libron plej taŭga materialo por esplori Han-dinastion (206 a.K - 25 p.K). Unu el la 4 verkintoj estis Ban Zhao. Ŝi estis ne nur granda historiistino, sed ankaŭ la unua historiografino kaj unua edukistino de Ĉinio.

Plej frua historiografia analo de Ĉinio

"La historio de Han-dinastio" konsistas el 800 mil ideogramoj. La libro registris la historion de 230 jaroj de la Okcidenta Han-dinastio. La libro entenas artikolojn pri imperiestroj, dukoj, aristokratoj, imperiestraj parencoj, korteganoj, famuloj, astronomio, geografio, ĉartoj, ekonomio, kulturo k.a.

La libro estis verkita de Ban Biao, Ban Gu, Ban Zhao kaj Ma Xu. Ban Biao estis la patro de Ban Zhao kaj Ban Gu -- ŝia frato. La familio Ban vivis dum multaj generacioj en Anling de Fufeng (nordoriente de la nuna Xianyang de Ŝaanxi-provinco). Ban Biao (3-54) estis fama historiisto. Li kolektis multajn materialojn de la pasinta tempo kaj verkis 65 artikolojn. Li fundamentis la strukturon de la libro kaj donis riĉajn krudajn materialojn kaj orientiĝon al la postaj historiografoj. Kiam li forpasis, lia filo Ban Gu (32-92) daŭrigis lian laboron. Li estis la ĉefa verkinto de la libro. Poste li estis kalumniita kaj mortis en karcero. Sed la libro ne estis finita, kaj lia fratino Ban Zhao (49-120) prenis sur sin la pezan taskon kaj kompletigis la libron.

La familio Ban estis multe influita de konfuceanismo, tial "La historio de Han-dinastio" notis ne nur la historiajn faktojn, sed ankaŭ la ortodoksan ideologion de konfuceanismo. Post tio konfuceanismo estis disvastigita kiel fundamenta eduka maniero kaj fariĝis kriterio por juĝi aferojn en la ĉina historio. En la libro ili prikantis nacian heroon, malkaŝis fiaĵojn en la kortego kaj barbarajn kaj kruelajn farojn de imperiestraj parencoj. Krome en la libro oni povas legi prodigemon, luksemon, kaĵoladon k.s.

Ĉiu artikolo en la libro havas freŝan temon kaj detalan priskribadon, tial la personoj kaj intrigoj estis vivece kaj figure notitaj, kaj la libro havas ankaŭ altan pozicion en la ĉina literatura historio. La libro, kompletigita, estas la fundamenta materialo por esplori la historion de la Okcidenta Han-dinastio.

La unua ĉina historiistino Ban Zhao

Ban Zhao devenis de erudiciula familio kaj ricevis rigoran edukadon. En juneco ŝi helpis la patron kaj fraton en kolektado de materialoj.

La saĝa kaj lernema Ban Zhao legis multajn klasikaĵojn kaj historiajn librojn kaj havis grandan talenton en verkado. Ŝi havis 2 infanojn kaj la edzo forpasis tre frue. Ŝia familio estis riĉa, tial ŝi ne bezonis zorgi pri vivtenado kaj povis komplete sin dediĉi al verkado kaj esplorado de historio. Ŝi estis vastanima, modesta, diskreta kaj kunlaborema. Ŝi serioze korektadis la artikolojn en kunlaboro kun Ma Xu kaj fine plenumis la kompiladon de la libro.

La verkintoj de "La historio de Han-dinastio" aplikis klasikan lingvon kaj tiutempe oni ne povis facile kompreni. Tial la kortego elektis 10 erudiciulojn, ke Ban Zhao instruu ilin. Tio ja estis maloftega afero, ke tiom multe da eruditaj viroj prenis virinon instruistino. En la antikva Ĉinio la socia pozicio de virinoj estis tre malalta kompare kun tiu de la viroj. Sed Ban Zhao ricevis grandan respekton de tiel multaj erudiciaj viroj pro sia granda sukceso.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040