china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Allogaj aktivadoj celebraj al Kristonasko en Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-12-30 15:59:15

Cetere diversaj renkontiĝoj en drinkejoj kaj dancejoj estas same allogaj. En pekina fama strato por drinkejoj, ĉiu drinkejo preparas okazigi amuzan vesperon en tiu tago. Administranto de iu drinkejo sinjoro Wang Ying diris:

"En la kuranta jaro, ni prenas kristonaskan amuzan vesperon kiel gravan parton de nia plano. Pasintaj amuzaj vesperoj havis kontentigan respondon kaj ĉijare ni aranĝas nordeŭropan muzikan stilon en la amuza vespero kaj prenas ĝin kiel ĉeftemon. Ĝis nun biletoj jam estas tute venditaj."

Administranto Wang projektas mirindan kristonaskan amuzan vesperon kaj sinjorino Chen Zinan kuiras kristonaskan frandaĵon. Elmigrinta ĉinino Chen Zinan funkciigas restoracion de okcident-stilaj manĝaĵoj, kiu titoliĝas kiel "Chief of Autumn" kaj ŝi revenis al Pekino kun kuir-lerteco de loka okcident-stila manĝaĵo. Nun ŝi jam havas aron da fanoj pri sia kuir-lerteco.

Chen Zinan diris, ke antaŭ kvin jaroj, en Kristonasko ŝi servis nur al familioj kun tri membroj per kristonaska frandaĵo kaj laŭ ŝi tio povas enkorpigi tradicion de Kristonasko pri kuniĝo de familianoj en la festo. En la 24-a de decembro, en kortdomo de sinjorino Chen regas aromo de kristonaska frandaĵo.

"Post servo de kristonaska familia frandaĵo, la restoracio altiras al si pli da ĉinoj. Ĉinoj atentas koncepton de familia valoro kaj taksas kuniĝon de familianoj en festo. Precipe por junaj paroj, ili preferas elekti nian kristonaskan familian vespermanĝon por manifesti ilian vivstilon."

Baldaŭ venos Kristonasko, tamen mendado por kristonaska familia vespermanĝo jam elĉerpiĝis. Iu juna virino diris al raportisto, ke ŝi elektas alian restoracion por pasigi kristonaskan nokton kune kun siaj familianoj.

"Mi promesis al mia filo fari kristonaskan vespermanĝon kaj mi devas realigi la promeson. Mi venos al aliaj restoracioj por mendado. Nun preno de kristonaska vespermanĝo jam estas en mia familia plano."

Kompreneble Kristonasko estas festo el okcidentaj landoj. Iuj ĉinaj gejunuloj planas pasigi la feston kune kun siaj fremdlandaj amikoj. Usonano Mike Collin, kiu vivas en Pekino, planas inviti siajn ĉinajn amikojn al sia hejmo por kune pasigi Kristonaskon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040