china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Novjaraj filmoj ardigas la ĉinan filman merkaton (foto)
(GMT+08:00) 2009-01-21 17:59:21

En la fino kaj komenco de jaro estas ora periodo por la ĉina filma merkato kaj tiu periodo estas titolita kiel periodo de novjaraj filmoj. En ĉijara periodo, projekciiĝas pli ol 30 filmoj kaj pro tio ardas la ĉina filma merkato. Profesiuloj opinias, ke novjaraj filmoj faras gravan kontribuon por la ĉina filmo.

La dua parto de filmo "Ruĝa Klifo" projekciiĝas en diversaj lokoj de Ĉinio de la 7-a de januaro de 2009. La filmo parolas pri milito ĉe Ruĝa Klifo, milito fama en la ĉina historio pro tio, ke malforta armeo venkis potencan. La filmo estas kameraita de Wu Yusen, fama luktfilma reĝisoro en Hongkong kaj amasigas al si filmajn stelojn de la ĉina interna loko, Taiwan kaj Hongkong. Cetere en la filmo ankaŭ troviĝas grandioza antikva milita fenomeno kaj amrakonto, antaŭ kvin monatoj la unua parto de la filmo havis bilet-vendsumon je 700 milionoj da juanoj, tial oni atendas la duan parton de la filmo.

En la komenco de decembro de 2008, ekprojekciiĝis filmo "Mei Lanfang" kaj de tiam ardas la ĉina filma merkato.

La filmo "Mei Lanfang" estas adaptita laŭ rakonto de la tuta vivo de Mei Lanfang, forpasinta ĉina majstro de Pekina Opero. Mei Lanfang naskiĝis en la fino de la 19-a jarcento kaj dramaturgia arto "Skolo de Mei Lanfang" kreita de Mei Lanfang estas titolita kiel unu el tri artaj sistemoj en la mondo. Dum periodo de japana agreso kontraŭ Ĉinio, li tenis nacian spiriton kaj lasis multe da legendoj; en la filmo kolektiĝas ĉina fama reĝisoro Chen Kaige, aktoroj Li Ming, Zhang Ziyi kaj aliaj, kiuj estas ŝatataj de film-fanoj, tial du semajnojn post ĝia projekciiĝo, bilet-vendsumo de la filmo superis cent milionojn da juanoj kaj tio kreis plej altan rekordon de bilet-vendsumo de ĉinaj artaj filmoj. Cetere la filmo "Mei Lanfang" ankaŭ rezultigas altan atenton de spektantoj al Mei Lanfang kaj tradicia arto, kia Pekina Opero. Proparolanto de Ĉina Filma Grupo, produktanto de la filmo Weng Li diris:

"Estas tre ĝojige, ke novjara filmo 'Mei Lanfang' impulsas atenton de la ĉina merkato al tradiciaj kulturo kaj arto, akcelas vendadon de libroj pri Pekina Opero kaj antaŭenpuŝas popularecon de diskoj. Multaj junuloj, kiuj antaŭe ne interesiĝis pri Pekina Opero, aĉetas librojn pri Pekina Opero kaj pri Mei Lanfang."

Laŭ konigo de Weng Li, de novembro de 2008 ĝis la fino de januaro de 2009, projekciiĝas pli ol 30 novjaraj filmoj kaj inter ili estas pli ol 20 filmoj produktitaj de Ĉinio.

Pasintjare reĝisoro Feng Xiaogang kaj komedia aktoro Ge You refoje kunlaboris kaj produktis filmon "Se Vi Estas Tiu", kiu priparolas amrakonton inter unu viro kaj kelkaj virinoj. Feng Xiaogang diris, ke en 2008 ĉinoj trafis neforgeseblajn eventojn, kiaj neĝfrostego, furioza tertremo en Wenchuan, financa krizo kaj aliaj kaj li volas doni ĝojecon al ĉiuj.

"Mi kamerais novjaran filmon ĝuste por doni ĝojecon al spektantoj kaj ankaŭ celas tion, ke ili havu aspiron al la estonteco."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040