china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iom pri ĉinaj novjaraj filmoj (foto)
(GMT+08:00) 2009-01-22 15:37:08

Koncepto pri novjara filmo estas origina el la hongkong-a filma rondo en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. En ĉiu jarfino, hongkong-aj filmaj steloj kolektiĝas kaj prezentas familian komedion al spektantoj, en la fino de la komedio, tiuj filmaj steloj ankaŭ donas festan bondeziron al spektantoj. En Printempa Festo de 2005, la ĉina interna loko aranĝis filmon kun fama aktoro Cheng Long kiel ĉefrolo kaj tio markas komenciĝon de novjaraj filmoj en la ĉina interna loko. Antaŭ tio, de komenco ĝis fino de ĉiu Printempa Festo, en Ĉinio kinejoj fermiĝas, tamen neatendite post projekciiĝo de la novjara filmo en Printempa Festo de 2005, ĝi estis vaste bonvenigata kaj ĝia bilet-vendsumo atingis 80 milionojn da juanoj. De tiam filmo ludata de Cheng Long fariĝas ĉefa novjara filmo dum Printempa Festo.

En 1997, aperis la unua novjara filmo en la ĉina interna loko, t.e. "Sonĝo-Realiga Fabriko". Ĝi estas filmo sub kunlaboro inter reĝisoro Feng Xiaogang kaj aktoro Ge You. En la 24-a de decembro de 1997, projekciiĝis la filmo kaj ĝis nun oni ankoraŭ ne povas imagi ĝian popularecon en la tiama filma merkato. Ĝia bilet-vendsumo superis 30 milionojn da juanoj, sed ĝia investo estas nur 4 milionoj da juanoj.

En posta jaro, sinsekve aperis pluraj filmoj kun la titolo de novjara filmo, tial naskiĝis dirmaniero pri periodo de novjaraj filmoj. Ĝis la jaro 2002, lukta filmo "Heroo" kameraita de monde fama reĝisoro Zhang Yimou kreis novan rekordon de bilet-vendsumo je 200 milionoj da juanoj kaj tio estas rigardata de profesiuloj kiel "ŝpruco de bilet-vendsumo", pro tio pli da reĝisoroj atentas latentan forton de la filma merkato en la periodo de novjaraj filmoj. De tiam novjaraj filmoj havas plurajn specojn, kiaj komedio, antikva filmo, lukta filmo kaj milita filmo. La periodo longiĝas preskaŭ je 80 tagoj, t.e. de la fino de novembro ĝis la fino de Printempa Festo laŭ la ĉina luna kalendaro.

Ĝenerala vic-direktoro de Pekina Filma Federacia Limigita Kompanio sinjoro Gao Jun atestas procezon de la periodo de formiĝo al prospero. Li opinias, ke kontribuo de la periodo de novjaraj filmoj al la ĉina filmo estas pli ol bilet-vendsumo.

"La periodo de novjaraj filmoj estas periodo kun plej stabila kaj alta bilet-vendsumo en la ĉina filma merkato. Por la ĉina filmo, ĝia kontribuo estas pli ol bilet-vendsumo, koncepto pri novjaraj filmoj jam estas unika fenomeno en filmoj per la ĉina lingvo. Laŭ ĝia disvolva tendenco, novjaraj filmoj kune kun konceptoj pri Printempa Festo kaj Novjaro, estos tre grava signo de la ĉina kulturo en la mondo kaj ĝi briligos ĉinan tradician kulturon kaj per tio la ĉina kulturo povu penetri en diversajn lokojn de la mondo."

Laŭ prognozo de profesiuloj, totala bilet-vendsumo de ĉijaraj novjaraj filmoj atingos miliardojn da juanoj. Ne nur filmistoj sed ankaŭ spektantoj esperas kontinuan prosperon de la ĉina filmo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040