china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Zhang Yimou: De tekstila laboristo ĝis fama reĝisoro (foto)
(GMT+08:00) 2009-02-02 17:38:11

Ĉinaj reformado kaj malfermo komenciĝintaj antaŭ 30 jaroj ŝanĝis sorton de Zhang Yimou kaj per tio li sin turnis de tekstila laboristo al monde konata reĝisoro; kaj li ŝanĝis ankaŭ figuron kaj pozicion de la ĉina filmo en la mondo. Antaŭ nelonge nia raportisto faris intervjuon al li en Pekina Filma Instituto.

Ĉifoje Zhang Yimou venis al la Pekina Filma Instituto por akcepti honoran titolon de humanisma kaj arta honora doktoreco donatan de usona Bostona Universitato. La Pekina Filma Instituto estas universitato, en kiu Zhang Yimou lernis antaŭ 30 jaroj. Ĝuste pro la universitato, lia sorto deradike ŝanĝiĝis. Refoje veninte al la universitato, Zhang Yimou havas grandan plezuron. Li emociite diris:

"Mi ĉiam estas dankema al la universitato kaj instruistoj. Kiel reĝisoro povis aperi el tia familio sen iu ajn okupiĝanta pri arto? Mi ofte pensis pri tio. Fine mi komprenis, ke ĝuste estas la ekopo, kiu ŝanĝis mian sorton kaj donis al mi la bonan ŝancon."

Antaŭ pasigo de ekzameno de la universitato, Zhang Yimou estas laboristo en iu tekstila fabriko en la urbo Xi'an. Plejparto de liaj kolegoj en la fabriko jam emeritiĝis. Li humure rememoris, ke en tiu jaro kiam li ricevis akceptan leteron de universitato, liaj kolegoj opiniis, ke li lernos teknikon por projekcii filmon.

Zhang Yimou naskiĝis en la urbo Xi'an kaj li havas suferon same kiel siaj samaĝuloj. En la aĝo de pli ol dek jaroj, li kultivis en kamparo kaj poste venis al fabriko. Li ne forlasis lernadon kaj pasigis ekzamenon de universitato post ĉina renormaligo de universala ekzamena sistemo en 1977. Malgraŭ lia pliaĝeco, la universitato ankoraŭ permesis lian eniron, ĉar li havis enhavoriĉan sperton. Dum lernado en la universitato, li alte taksis la valoran bonŝancon kaj diligente lernis. Laŭ rememoro de liaj kunlernantoj, Zhang Yimou estis plej diligenta el ili.

En 1982, li servis kiel fotografisto en Guangxi-a Filma Studio kaj tuj ŝprucis lia kreada patoso. Du filmoj kameraitaj de li "Unu kaj Ok" kaj "Flava Tero" donis freŝan aktivecon al tiamaj ĉinaj filmaj aferoj, precipe la lasta filmo kortuŝas filmajn spektantojn ĉinajn kaj alilandajn per rakontado, kuraĝe bildigita kaj forte nuancigita pri leŭsa altebenaĵo en la ĉina okcidenta landparto.

En 1987 filmo Ruĝa Sorgo kameraita de Zhang Yimou korvibrigis spektantojn per rakonto de "miaj avo kaj avino" en sorgejo. En posta jaro, vidinte la filmon prezidanto de Berlina Filma Festivalo emociite diris, ke tio ĝuste estas filmo, kiu konformas al gusto de la berlina filma festivalo. Tial la filmo Ruĝa Sorgo el malproksima Ĉinio kaŭzis grandan eĥon en Berlino kaj gajnis orursan premion en la festivalo. Tio estas la unua fojo, ke la ĉina filmo gajnis premion en la kvar gravaj internaciaj filmaj festivaloj. Pri tio Zhang Yimou rememoris:

"Mi kamerais mian unuan filmon kiam mi estis 37-jara kaj gajnis orursan premion en la posta jaro. De tiam mia vivstato pliboniĝas."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040