china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Zhang Yimou kaj liaj filmoj (foto)
(GMT+08:00) 2009-02-13 09:23:00

En postaj 20 jaroj, Zhang Yimou havas kreaĵojn en ĉiu jaro kaj li ĉiam klopodas por diverseco de stiloj de filmoj kaj donas malsaman vidimpulson al spektantoj.

Filmo "Heroo" kameraita de Zhang Yimou en 2002 estas lia unua komerca filmo kun antikvaj kostumoj kaj ankaŭ estas filmo per kiu li transformis stilon, t.e. de arto al komerco. Bilet-vendsumo de la filmo en la ĉina interna loko atingis 250 milionojn da juanoj kaj 177 milionojn da usonaj dolaroj en la mondo. En aŭgusto de 2004 la filmo projekciiĝis en Usono kaj bilet-vendsumo estis en la unua loko en sinsekvaj du semajnoj.

Zhang Yimou estas honore titolita de usona gazeto Amuzo kiel unu el 20 gravaj reĝisoroj en la mondo, fakte antaŭ li estas neniu filmo, kiu ja iris el Ĉinio. Povas esti dirite, ke Zhang Yimou alportas revolucion por la ĉina filmado kaj per tio ĉinaj spektantoj povas senti delikatan kaj precizan kreaĵon kaj tiel komprenas diferencon inter filmo kaj alia arto.

Iuj diris, ke Zhang Yimou ĉiam estas flago de la ĉina filmado. Filmoj kameraitaj de li havas individuan karakterizon kaj manifestas unikan observon al la socio kaj la vivo. Cetere Zhang Yimou diris, ke li estas la plej diligenta reĝisoro, li ŝatas procezon de kameraado kaj kutimas tutforte sin ĵeti al laboro. Ĉio ĉi tio estas origina el tre simpla sento. Li diris:

"Ĝenerale dirite, ni amas filmon anstataŭ ĉasi famon kaj profiton. Fakte mi dankas epokon kaj sorton, tial mi opinias, ke mi ne devas malŝpari tempon."

"Mi inklinas manifesti varmegan kaj patosan scenaron en filmoj kaj ĉiam klopodas por tio."

Krom kameraado de filmoj, Zhang Yimou reĝisoris ankaŭ operon, baleton kaj grandan ĉelokan prezentadon. Li diris, ke homa latenta forto estas senlima kaj oni devas kontinue fari streĉadon. Dum tiu periodo, oni povas pligrandigi sian kapablon.

En la jaro 2008, Zhang Yimou servis kiel ĉefreĝisoro de malferma kaj ferma ceremonioj de la Pekinaj Olimpikoj kaj estas laŭdata per perfekta ekspono de la ĉina kulturo. Zhang Yimou jam estas monde konata, tamen li ankoraŭ estas tiel modesta, same kiel antaŭe. Li diris:

"Mi neniam estas fiera, ĉar mi scias, ke dank' al la nuna Ĉinio kaj epoko, mi havas tian bonŝancon por servi kiel ĉefreĝisoro de la malferma kaj ferma ceremonioj de la Pekinaj Olimpikoj. Post spertado de tiel multe da suferoj, mi alte taksas la nunan tempon, mi ĉiam pensas, ke mi estas dorlotato."

Post la Pekinaj Olimpikoj, li preparas novan filmon nur mallonge ripozinte. Nun li ne volas informi pri titolo kaj enhavo, por doni neatenditan ĝojon al spektantoj en 2009.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040