china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Mongol-naciecaj popolkantoj
(GMT+08:00) 2009-02-18 16:49:18

Mongol-nacieca popolo estas modesta, bonkora, fervora kaj gastama. Kutime ili pesas popularecon, personecon kaj virton de mastroj per kvanto kaj kvalito de gastigo de amikoj. Precipe en nuna bonhava vivado, ili des pli volontas kunĝui ĝojon kun amikoj kaj parencoj; aparte tiam, kiam okazas festoj aŭ gravaj celebrindaĵoj familiaj. Tiu ĉi moro estas signo de civilizacio de la stepa popolo kaj estas ankaŭ maniero por pliigi sentan interfluadon. Pro tio, en la mongol-naciecaj popolkantoj multegas kantoj rilataj, ekzemple, al gastigo de amikoj kaj parencoj, tostado kun kanto kaj danco kaj intersendado de bondeziroj.

Nun la kanto Gaja Renkontiĝo, kiun vi aŭskultas, ja estas tia. En la flua melodio manifestiĝas ne nur la ĉarma pejzaĝo, sed ankaŭ la belo de la modestaj kaj bonkoraj stepanoj. La kanto tekstas: "Sur verda montaro pompas floroj kaj kantas alaŭdoj. Kiom komforta estas la humuro, kiam nektara bonodoro kaj kanta sono disŝvebas. Amikoj el diversaj lokoj kune kolektiĝas kaj pasigas feliĉan tempon."

En la vasta mongol-nacieca kantaro troviĝas multaj por laŭdi hejmlokon. La diligenta kaj modesta mongol-nacieca popolo tre domaĝas la verdaĵojn en la naturo kaj la teron priverŝitan per ŝvito de prapatroj kaj fieras pri ili. Nu, la kanto Stepo Wurigen ĝuste esprimas tian senton. La melodio de tiu ĉi kanto estas vasta kaj adaĝa kaj tial enkondukas nin al stepa belbildo. La kanto sonas: "Stepo Wurigen, mia bela hejmĝardeno, vi estas mia vivlulilo. La fekunda tero plenas de akvo kaj herboj kaj sur la paŝtejoj verdas senlime. Mi ĝojas kaj kantas por vi, mia elkora bondeziro iros eterne."

En la mongol-nacieca kantaro ne nur riĉas temoj, sed ankaŭ varias kategorioj, kiaj laŭdkantoj, vinkantoj, nostalgiaj kanzonoj, baladoj, nuptaj kantoj kaj aliaj. La popolkanto Montpintoj apartenas al la kategorio de nostalgia kanzono. Ĝi per metaforo esprimas nostalgion kaj amon al hejmloko kaj tenera patrino. Bonvolu aprezi tiun ĉi kanton.

En la fino de tiu ĉi programero bonvole aŭskultu la kanton Erdosa Vinkanto. La erdosa popolo fieras pri la varma gastigado, kantado kaj dancado, kaj Erdoso monde famas pro siaj entuziasmaj vinkantoj. La kanto furoras en multaj versioj, tamen ili ĉiuj esprimas modestan senton inter homo kaj vino, vino kaj sentimentalo, sentimentalo kaj kanto. La melodio entuziasmigas, same kiel arda nektaro bonodora. En la kantado oni intence restigas la mongolan paroladon, kiu prezentas originalan belon de mongola kanto kaj ankaŭ proksimigas al erdosanoj kaj iliaj vinkantoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040