china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Simfoniaro Mia Markolo
(GMT+08:00) 2009-03-19 15:48:05

Simfoniaro Mia Markolo

Antaŭ nelonge la ĉina Nacia Simfonia Ensemblo prezentis grandskalan simfoniaron Mia Markolo. La prezentado ricevis bonan takson de muzikistoj kaj spektantoj. En nia hodiaŭa programero ni elsendos parton de la koncerto.

/sono: Natursono de la Markolo

Tio estas la dua movimento Natursono de la Markolo el la simfoniaro Mia Markolo. La muzikaĵo, milda kaj flua, priskribas la diligentecon kaj modestecon de la popolanoj de Fujiang kaj Taiwan inter la du bordoj de la markolo. Komponisto uzas naturisman manieron por manifesti harmonian staton de ĉielsonoj, tersonoj kaj homsonoj. La muzikaj materialoj fontas el orientmaraj fiŝistkantoj kaj tradiciaj popolkantoj  

La grandskala simfoniaro Mia Markolo estis verkita de ĉina fama komponisto Wu Shaoxiong. Li denaske vivas en Fujiang, kaj lia kapo plenas de veraj rakontoj pri dolora disiĝo kaj sopirado de parencoj inter la du bordoj. De komence li volas permuzike esprimi la sopiradon, fratecon kaj unuecon. Wu Shaoxiong diris, ke verki la komponaĵon estas bezono de lia interno. Li diris, ke pro la oportunecoj de la geografia proksimo kaj la sama dialekto li pli bone kaj pli facile manifestas la senton pri la samaj origino, prapatroj kaj ideogramoj de la popolanoj inter la du bordoj.


ĉina fama komponisto Wu Shaoxiong

La simfoniaro Mia Markolo konsistas el 10 movimentoj, kiaj Fonto de la Markolo, Sonoj de la Markolo, Animo de la Markolo, Vento de la Markolo, Luno de la Markolo, Larmo de la Markolo, Lumo de la Markolo kaj aliaj. Wu Shaoxiong diris, ke ni povas aŭdi, ke ĉiu movimento enhavas sinceran senton de la komponisto al la markola hejmloko kaj grandan amon al la markolo.

/sono: Vento de la Markolo

La komponisto uzas realisman manieron por montri la vivan popolmoron inter la du bordoj de la markolo. Pro tio ke la komponisto alprenas popolmuzikajn materialojn konatajn de la lokanoj, la muzikaĵoj havas tipan stilon apartenan al la sudo de Fujiang.

La koncerto estis prezentita de la Ĉina Nacia Simfonia Ensemblo, unu el la plej elstaraj profesiaj ensembloj. En la lasta pli ol duonjarcento, la ensemblo sukcese prezentis amason da klasikismaj, romantikismaj kaj modernajn simfonioj kaj ĥoroj ĉinaj kaj eksterlandaj. La Ĉina Nacia Simfonia Ensemblo ĉiam strebas disvastigi simfoniojn verkitajn de ĉinaj komponistoj.

Mia Markolo estas simfoniaro kun riĉa historia enhavo, profunda penso kaj granda forto. La simfoniaro manifestas la kulturon, geografion kaj moron de la markolo inter la du bordoj, la suferegon, penadon, progreson kaj sukceson de la du-bordaj popolanoj kaj aspiradon de la du bordoj al paco, feliĉo kaj bela estonteco.

/sono: Luno de la Markolo

Luno de la Markolo estas la 6-a movimento de la simfoniaro Mia Markolo. La movimento estas popolmuzika konĉerto ludata de fama ludisto Du Cong per ĉina ŝakuhaĉo. La ŝakuhaĉo estas antikva blovinstrumento, nomata kiel "vivanta fosilio" de blovinstrumento. Ĝi jam malaperis en aliaj lokoj de Ĉinio, sed restas por muziko nur en la sudo de Fujiang.  

La verkado de Wu Shaoxiong tuŝas simfonion, operon, baleton kaj aliajn kampojn. Li estas nomata de la muzika rondo kiel "filozofo". Verkante li estas lerta en pensado kaj en senĉesa novkreado. La komponisto opinias, ke la 9-a movimento Pulso de la Markolo el la simfoniaro Mia Markolo forrabis al li plej multe da tempo. Nun bonvolu aŭskulti Pulson de la Markolo.

/sono: Pulso de la Markolo

En la fino ni kune aprecu la imponan 10-an movimenton Lumo de la Markolo. Tiu ĉi muzikaĵo esprimas firman kredon de la du-bordaj popolanoj al la bela estonteco. La tuta koncerto finiĝis en la tonoj kvazaŭ sunbrilaj.

/sono: Lumo de la Markolo

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040