china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Juneca Ĉinio
(GMT+08:00) 2009-04-03 16:23:07

Juneca Ĉinio akcentas ĉinajn elementojn. Ĉu en la infankanta stilo de Juneca Ĉinio ĉu en la nomoj de Velkanta Floro kaj Erudiciula Strateto, kiun vi baldaŭ aŭskultos, la kantnomoj kaj kantvortoj ĉiuj malkaŝas la inspiron de ĉinaj klasikaj poemoj kaj komunikas apartan ĉinan ekzotismon. Por adaptiĝi al tiuj ĉi ĉinaj karakterizoj de la muzikalbumo, Li Yuchun pasigis multe da tempo en la projektado pri la kovriloj kaj internaj paĝoj de la albumo. Sur la papero petolas ŝia portreto en formo de la ĉina tradicia tuĉpentraĵo, kaj la bildo estas tre bela kaj ĉarma kaj donas al ni freŝan kaj viglan senton. La bildo, kadrita per umefloroj kaj pinaj branĉoj, tre bone komunikas la guston de la ĉina tradicia kulturo kaj identiĝas kun la karakteraĵoj de la enalbumaj kantoj. Pri tia projekto Li Yuchun havas alian celon: nuntempaj geadoleskantoj tro multe kontaktas eksterajn kulturojn kaj ignoras sian lernadon de la ĉina tradicia kulturo. Ĉinaj tuĉpentraĵo, umefloro, pinbranĉo, kiuj simbolas neflekseblan karakteron de la ĉinoj, jam malklariĝas en ilia memoro. Ŝi esperas, ke pere de sia eldonado la muzikalbumo veku geadoleskantojn, ke ili domaĝu la ĉinan tradician kulturon kaj havu koncepton protekti ĝin.

Tio, kion vi nun aŭskultas, estas Erudiciula Strateto, kantata de Li Yuchun. La kanto priparolas aman rakonton okazantan en strateto.

Kiel projektanto, Li Yuchun persone reĝisoris la kanton Erudiciula Strateto por muzika video. Laŭ sia projekto pri la kanta intrigo, ŝi elektis antikvan korton plene kovritan de freŝaj floroj por filmi. Ŝi donis al la scenejo la nomon: Profundejo por Floroj. Pri tio Li Yuchun klarigis, ke Profundejo por Floroj estas anstataŭanto de romantiko kaj amo. En la filmada scenejo ŝi faris du scenojn: pluvado kaj neĝado, ĉar ŝi volis produkti fantazion de la tempa alternado per la scena interŝanĝo. Krome, la aktorado de Li Yuchun en la filmo ankaŭ estas laŭdinda. Ŝi kompreneme reprezentas la amkoron kaj bedaŭron de la heroino kaj tre bone deduktas amhistorion okazantan en strateto.

Tuj kiam eldoniĝis la unua mini-muzikalbumo Juneca Ĉinio, sole projektita de Li Yuchun, rapide ĝi okupis antaŭan lokon en la furora tabulo de diversaj amaskomunikiloj. La patriota temo de la ĉefa kanto, la lerta uzado de ĉinaj elementoj kaj la reprezentado de la ĉina tradicia kulturo en la albuma pakaĵa projekto ĉiuj pliigas buntecon de la muzikalbumo kaj igas ĝin bona verko, tre laŭdita de publiko kaj malofte vidata en la merkato. Danke al sia elstara prezentado, Li Yuchun gajnis la premion "plej bonvena kantistino de ĉina ĉeftero" en la plej granda muzika solenaĵo de Azio "Azia Premia Konkurso 2008 MTV", tial ŝi fariĝis unu el la plej atentataj kantistinoj en la azia kantscenejo.

Tio, kion vi nun aŭskultas, estas Evoluanta Lernanto el la albumo. La simplaj kantvortoj priskribas la psikan staton de evoluantaj lernantoj, ilian deziron eliri el malfacila situacio kaj aspiron al estonteco.

En la fino de nia programero, bonvolu aŭskulti la kanton Mi Estas Via Ikso el la muzikalbumo de Li Yuchun. La ikso estas iu ajn kaj io ajn, aŭ amiko, aŭ amato, aŭ dorlotata besto, do tio, kion vi mem imagu.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040