china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sviso Lorenz Helbling kaj lia rakonto kun la ĉina arto
(GMT+08:00) 2009-04-24 15:04:05

En 2007 sviso Lorenz Helbling estis elektata de internaca fama arta gazeto kiel unu el cent influaj personoj en la arta kampo de la nuna mondo. Ankaŭ galerio Shangh kreita de li en Ŝanhajo estas unu el 75 influaj galerioj en la mondo. Kiel antaŭenpuŝanto de la ĉina nuntempa arto, Lorenz Helbling alportas sistemon de galerio kun la vera esenco al Ĉinio. Nun ni parolas pri Lorenz Helbling kaj lia rakonto kun la ĉina arto.

Svislando kaj la ĉina nuntempa arto havas specialan originon kaj svisa prefero al la ĉina nuntempa arto jam estas konata sekreto. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento tiam en Ĉinio ne fondiĝis la sistemo de galerio, svisaj konservantoj, galeriaj direktoroj kaj diversaj artaj institucioj silente venis en Ĉinion.

Sviso Lorenz Helbling estas unu el ili kaj la galerio Shangh kreita de li estas la unua galerio en Ĉinio, kiu okupiĝas pri la ĉina nuntempa arto kaj ĝi ankaŭ estas unu el plej fruaj privataj galerioj en la interna loko de Ĉinio.

Lorenz Helbling naskiĝis en familio de svisa artisto, 1958. Pro interesiĝo pri Ĉinio kaj la ĉina kulturo, en 1985 li venis al Ŝanhajo por lerni la ĉinan lingvon.

"Tiam Ĉinio tago post tago malfermiĝis kaj komencis elstariĝi en la mondo. Mi pensis, kial ne lernu la ĉinan lingvon? Kaj kial ne venu al Ĉinio por rigardi! Svislando estas malgranda kaj ankaŭ estas relative enuiga lando. Tamen Ĉinio havas vastan teritorion kaj longdaŭran historion kaj mi estas ravata de la lando."

Dum lernado en Ĉinio, Lorenz Helbling havis interesiĝon pri ĉina filmo kaj lia disertaĵo estas pri la filmo Lotus-Urbeto.

En 1992, li refoje forlasis hejmlokon kaj venis al Hongkong por peti instruadon pri filmo kaj komencis labori en iu galerio.

"En Hongkong mi havis bonŝancon por kontakti ĉinajn nuntempajn artaĵojn. Mi konas okcidentan arton, tamen novleviĝanta arto de Ĉinio estas nekonata de mi, sed tio estas tre interesa por mi."

Tiam en Hongkong artaĵoj estis vendataj kiel ordinara varo kaj Lorenz Helbling ne havis ŝancon por fari rektan interfluon kun artistoj. Tio estis malkontentiga. En 1995, li decidis veturi al Ŝanhajo kaj disvolvi sian karieron---galerio Shangh. Kvankam Pekino estas arta centro de Ĉinio laŭ ĝenerala opinio, tamen li vidas latentan forton de Ŝanhajo.

"Ŝanhajo estas ĉina urbo kaj ankaŭ estas metropolo. Mi celis la ĉinan nuntempan arton kaj en Ŝanhajo troviĝas tia arto kun la ĉinaj trajtoj kaj la monda esenco. Kompare kun Pekino, Ŝanhajo estas arte silenta urbo, sed en la komenco de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĝi startis."

En Ŝanhajo estas nemalmultaj eminentaj lokaj artistoj kaj tio estas alia grava kialo, ke Lorenz Helbling elektis Ŝanhajon por la galerio. Tiuj artistoj havas kreadan sperton pli ol dek jarojn, tamen ili estas individuaj artistoj kaj mankas al ili informoj. Ili bezonas galerion por eksponi kaj disvastigi siajn kreaĵojn. Zhang Enli estas unu el lokaj pentristoj, kiuj plej frue kunlaboris kun Lorenz Helbling.

"Post diplomiĝo en 1989, mi kaj donis instruadon kaj faris kreadon. Tiam ne troviĝis koncepto pri merkato kaj galerio. En tiu epoko, estis malpli ol du ekspozicioj en unu jaro kaj estis malrapida ritmo. Mi min vivtenis per salajro kaj pasigis simplan vivon. En 1990, mi vendis mian unuan pentraĵon en la vivo kaj estis tre ĝojige por mi. Kvankam estas nur 200 usonaj dolaroj."

Zhang Enli diris, ke artistoj de tiu generacio havas similan vivlokuson. Kiam aperis galerio, ili devigite elektis kunlaboron. Tamen en la komenco de la kunlaboro, ankoraŭ estis malfacila stato, ĉar tiam neniu interesiĝis pri arto. Pro manko de kapitalo, en komencaj du jaroj, la galerio Shangh ne havis lokon por eksponado kaj kreaĵoj eksponiĝis en koridoro de hotelo.

Gastoj de hotelo hazarde aĉetis pentraĵojn. Plej grave estas, ke kiel tiama unika galerio pri la ĉina nuntempa arto en Ŝanhajo, la galerio Shangh estis atentata de alilandaj fakaj konservaj institucioj kaj konservantoj. Ili speciale faris viziton al la koridora galerio kiam ili estis en Ŝanhajo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040