Vizitu Forumon

La Lilla kulturo kaj turismo

(GMT+08:00) 2015-07-20 09:04:44     Redaktoro:Li Lu

Rigardante al la estonteco, Lillo tamen fiere konservas siajn historion, tradiciojn kaj identecon. La strategia situo de Lillo klarigas, ke la urbon konkeris laŭvice la flandroj, la britoj, la nederlandanoj, la hispanoj kaj la francoj. Tiuj epokoj plu videblas per miriga arkitekturo kun diversaj influoj.

Tiel en Lillo kunestas malnovo kaj novo. Du simboloj estas la Malnova Borso konstruita en 1652 (ĉi-supra foto) kaj la modernaj turoj de la negoca kvartalo Euralille fondita en 1994 (ĉi-suba foto). La riĉeco de la diversepokaj stiloj donas evidentan ĉarmon al la urbo.

Lillo estas urbo plej agrabla. Laŭ siaj stratoj la vizitantoj trovas luksajn butikojn kaj butikoplenajn piedstratojn, gastronomiajn restoraciojn kaj tipajn tavernojn, artogaleriojn kaj multkolorajn stratbazarojn...

Kulturo grave rolas en Lillo, kiu enkalkulas i.a. 20 muzeojn kaj plurajn kulturdomojn "Maisons folie". Inter la muzeoj elstaras Palais des Beaux-Arts pro la kvalito de siaj kolektoj. En 2012 malfermiĝos la muzeo Louvre-Lens 40 km for de Lillo.

Sincero, gastigemo, festemo kaj bonetoso plene apartenas al la Lilla vivo. Dumjare okazas multaj festivaloj, paradoj, spektakloj, gravaj ekspozicioj... Rimarkinda estas la granda stratbazaro de Lillo, kiu estas la 2a plej ampleksa stratevento en Eŭropo.

En 2011 Guide Vert Michelin aljuĝis tri stelojn al Lillo, kio konfirmas la altan turismecon de la urbo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto