Vizitu Forumon

La Lilla ekonomio

(GMT+08:00) 2015-07-20 09:23:51     Redaktoro:Li Lu

Dank' al sia geografia situo, la Lilla metropolo allogas sidejojn de gravaj multnaciaj firmaoj. Lillo akiris scipovon pro sia industria historio. Ĝi estas la eŭropa ĉefurbo pri teksaĵfarado kaj koresponda vendado.

Lillo estas la 3a plej granda universitata areo el Francio pro siaj 100 000 ĉiujaraj studentoj, siaj 3 000 esploristoj en 250 laboratorioj, siaj negocistaj kaj inĝenieraj altlernejoj kaj la plej granda medicina fakultato el Eŭropo.

Kvin kompetentogrupoj (pôles de compétitivité) kunlaborigas la entreprenistojn kaj la esploristojn en la Lilla metropolo super pluraj kampoj:

•inteligenta transporto (iTrans, mondskala kompetentogrupo);

•teknika teksaĵo (UpTex);

•negoco (PiCom);

•hejmaj materioj (MAUD);

•nutrado/sano/vivdaŭro (NSL).

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto