Vizitu Forumon

Lilla statistiko

(GMT+08:00) 2015-07-20 09:51:11     Redaktoro:Li Lu

Lillo estas la ĉefurbo de la departemento Nord kaj de la regiono Nord-Pas-de-Calais (regiono de Bulonjo-ĉe-Maro), unu el la plej loĝataj regionoj el Eŭropo, kaj situas meze de la "euroregiono" Kent - Norda Francio - Belgio.

Loĝantaro

•220 000 loĝantoj en Lillo (4a urbo en Francio).

•1 200 000 loĝantoj en la Lilla metropolo (4a kunurbaĵo enl Francio).

•2 000 000 loĝantoj en la eŭrometropolo Lille-Kortrijk-Tournai (1a en Eŭropo).

Ekonomio

•100 000 studentoj kaj 3 000 esploristoj (3a universitata areo en Francio).

•2a urbo el Francio por akcepto de internaciaj sidejoj.

Turismo

•Super 400 000 vizitantoj ĉiujare en la Turisma Oficejo.

•Ĉirkaŭ 60 % da vizitantoj venas el eksterlando, el 60–70 landoj.

•La muzeo Palais des Beaux-Arts estas unu el la plej riĉaj el Francio.

•115 sankciitaj hoteloj kun 7 000 dormoĉambroj.

Transporto

•Lillo estas tre facile alirebla kaj trairebla.

•Avie:

◦La Lilla flughaveno estas la plej proksima al la urbocentro (10 km) kompare kun aliaj urboj (navedoj kun 18 tien-reenaj veturoj ĉiutage).

•Aŭte:

◦Lillo estas kruce de 8 aŭtovojoj (el Parizo, Bruselo, Amsterdamo, ktp.).

•Trajne:

◦La stacidomo Lille-Frandres estas la 1a provinca stacidomo el Francio (po 61 000 trajnantoj tage).

◦La stacidomo Lille-Europe (TGV) ebligas tre regulajn veturojn al/de grandaj metropoloj francaj kaj eŭropaj (po 15 000 trajnantoj tage).

•En urbo:

◦1a aŭtomata metroo el la mondo (60 stacioj laŭ 45 km).

◦Moderna tramo.

◦41 buslinioj.

◦4 translandlimaj linioj.

Kulturo

•280 monumentoj kaj klasifikitaj lokoj.

•20 muzeoj, i.a. Palais des Beaux-Arts (2a muzeo enl Francio, post Louvre) kaj la nova muzeo Louvre-Lens.

Famuloj

•Sébastien le Prestre de Vauban.

•Louis Pasteur.

•Charles de Gaulle

•el la nordfrancia Esperantujo: Alfred Michaux, Gaston Waringhien...

http://www.lve-esperanto.org/lille2015/

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto