Te-trinkado en la urbo Chengdu

(GMT+08:00) 2015-11-24 17:38:25     Redaktoro:Selena
En nia lando la urbanoj de Chengdu estas konataj pro senzorgemo kaj senĝeneco. En postlaboraj horoj ili emas sin amuzi per ludo Maĝango kaj vizito al te-trinkejoj. Ni konduku vin al Chengdu por gastiĝi tie kiel te-trinkantoj.

Ĉar Chengdu-anoj ŝatas viziti te-trinkejojn, tial en tiu urbo troviĝas multe da te-trinkejoj, kiuj varias laŭ skalo kaj lukseco. Precipe ĉe malnovaj stratoj kaj stratetoj ofte videblas te-trinkejoj, kiuj ĉiam estas homplenaj.

La te-trinkejo aparte plaĉas al Chengdu-anoj, ĉar tie ili povas libere babiladi pri diversaj problemoj kaj aŭdi interesajn rakontojn el diversaj tempoj. Fakte la malgranda te-trinkejo similas al la granda socio. Ĉi tie komercistoj diskutas pri negocoj, emeritoj ĝuas sen-okupan tempon, amikoj rememoras belajn tagojn kune pasigitajn, geamantoj kolombumas ktp.

Laŭ strukturo kaj etoso, la te-trinkejoj de la urbo Chengdu estas multe diferencaj disde tiuj en aliaj lokoj de Ĉinio. En te-trinkejoj de norda Ĉinio popularas la alta tablo, longa benko kaj serioza etoso iom enuiga; sed en la urbo Chengdu, la te-trinkejoj estas karakterizataj je komforta sidejo, gustoplena teo kaj humura etoso. La te-trinkejaj tabloj briletas pro longa uzado, bambuaj apogseĝoj tute taŭgas al la movo de homaj membroj, evitigas al sidantoj dormemon malsame ol sofo kaj ferdek-seĝo, kaj faras te-trinkantojn senlacaj eĉ post la tuttaga restado tie. Chengdu-anoj kutimas viziti jam la de si konatan te-trinkejon. Por alilokaj turistoj, kiuj volas sperti la guston de malnovaj te-trinkejoj, la plej bona loko eble estas tiu ĉe la ponto Nanqiao de la akvoutiliga konstruaĵo Dujiangyan. Tie multas homoj kaj belas la vidindaĵoj el riveraj fluoj, grandaj arboj, te-trinkejoj kaj lokaj manĝetoj, kaj regas la granda vigleco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin