Mondo, pli bela ol vi supozas---rakonto pri vojaĝo de emeritaj geedzoj

(GMT+08:00) 2015-11-24 17:38:25     Redaktoro:Selena
Kio estas via plej granda revo en la tuta vivo? En Ĉinio plejpartaj homoj tiel respondis: estas vojaĝo tra la mondo. Preskaŭ ĉiuj volas vojaĝi al pli multe da lokoj kaj vidi la mondon. Liu Zhiming kaj lia edzino Cai Songmei estas paro el tiuj homoj. Ĝis nun ili vojaĝis al 51 landoj kaj regionoj en Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko, inkluzive de Ora Triangulo, Palestino kaj Israelo, plej malriĉa lando Haitio ktp.

La edzino Cai estas fano al geografio. Kiam ŝi estis juna, ŝi interesiĝis pri mapo. En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento hazarte ili spektis dokumentan filmon Vojaĝo tra la Mondo dum 80 Tagoj, kaj tiam venis al ili koncepto pri tia vojaĝmaniero.

"80 tagoj estas sufiĉaj por vojaĝi tra la tuta mondo! Tio min surprizis." La edzino Cai tiel taksis.

Antaŭ ilia emeritiĝo, Liu kaj Cai iris al plejpartaj lokoj de Ĉinio utiligante feriajn tagojn kaj oficajn vojaĝojn, kaj tial ili havis multajn spertojn pri vojaĝo. Depost kiam ili sin liberigis de la laboro, ili vere havis bonŝancon por eliri kaj vidi la mondon. Estante policanoj dum la tuta vivo, ili posedas pli da kuraĝo kaj firmeco ol plejpartaj vojaĝantoj. Ili elektis la lokon Ora Triangulo kiel la unuan cellokon de la vojaĝo, kiu estas rigardata kiel danĝera kaj terura loko. Liu diris:

"Kompreneble mi havas mensan necertecon kaj ne scias kio okazus en tiu loko. Tamen forta scivoleco kaj esplorema spirito kuraĝigas nin iri tien. Antaŭ grimpo sur la monto ekzistas pensoj maltrankviligantaj por ni."

"Ĉu ni havus sufiĉajn manĝaĵojn kaj sekuran loĝejon? Ĉu ni renkontus rabistojn aŭ batalistojn? Ĉio ĉi tio estas nebula."

Spite imagitan danĝeron ili antaŭiris kun granda singardo kaj atingis la vilaĝon Mae Salong en Tajlando je la altitudo de 1 100 metroj. Estis entute ekster ilia imago, ke la vilaĝo aperas antaŭ ili kvieta kaj pejzaĝa.

"Ni renkontis someran akvoverŝan feston kaj ĉiuj ĝojis pro la festo. Ili montris gastamon kaj verŝis akvon sur nin. Ankaŭ ni nin banis en la lokaj moroj."

Ili ĝuis ekzotajn pejzaĝojn, belan arkitekturon kaj lokan kuiraĵon. Ili havis multajn belajn momentojn kaj ankaŭ renkontis malfacilaĵojn. Iasence tio estas ilia esploro al la mondo.

Liu diris al ni, ke sur la vojo ili ĉiam sentis varmon de lokanoj, kiuj fervore montris sian gastamon al ili.

"Komence ĉio por ni estas nekonata, sed tagoposttage ilia gastamo sentigis nin pri ilia varmo kaj afableco. Ili donis al ni rideton, kaj ni ridetas al ili."

Tio probable estas signifo de la vojaĝo: oni eble ne povas vojaĝi tra la tuta mondo, tamen la sperto kaj kortuŝo alportitaj de lokanoj dum la vojaĝo estas plej valora trezoro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin