Monda Kultura Heredaĵo---Monto Sanqing

(GMT+08:00) 2015-11-24 17:38:25     Redaktoro:Selena
La monto San-qing majeste staras sur la tereno de la provinco Jiangxi en la ĉina suda landparto. La monto havas tri altajn pintojn, t.e. Yujing, Yuxu kaj Yuhua, kiuj figure similas al tri sidantaj olduloj, kaj tiel la monto ricevis la nomon Sanqing (en la ĉina lingvo, la ideogramo "san" signifas tri). Inter tiuj tri pintoj Yujing estas plej alta je 1 819 metroj. Pro geologia movado en 1,4 miliardoj da jaroj, la monto Sanqing estis transformita kaj de tiam havas granitan terformon. Tie videblas alpaj pejzaĝoj, karakterizaj arbaraj ekologiaj sistemoj, akvofaloj kaj nubmaro. La monto Sanqing famas pro pentrindaj naturaj pejzaĝoj kaj estas konata kiel unu el la luliloj de la ĉina taoismo.

Enirinte en la monton, ni povas vidi rarajn plantojn. Oni sentas sin kvazaŭ en natura plantoĝardeno. Cetere arboj havas la aĝon de centoj da jaroj kaj eĉ de miloj da jaroj. Tiuj raraj arboj havas grandan valoron ekonomian kaj estetikan.

La monto Sanqing situas en la alpa regiono. Dank' al favora natura kondiĉo tie vivas almenaŭ 300 specoj da bestoj, kaj nemalmultaj estas raraj bestoj.

En julio de 2008 la monto Sanqing estis enlistigita kiel monda natura heredaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin