Ceremonio por celebri 450-jariĝon de naskiĝo de William Shakespeare

(GMT+08:00) 2015-11-24 17:38:25     Redaktoro:Selena
En la 26-a de aprilo laŭ la loka tempo, la urbeto Stratford, la hejmloko de William Shakespeare okazigis la imponajn paradojn de ornamitaj veturiloj por celebri 450-jariĝon de naskiĝo de William Shakespeare.

Pli ol 1 000 aktoroj vestitaj en antikva teatra kostumo, kun la idolo---la damo Godiva kaj giganta naskiĝtaga kuko, paradis de la malnova loĝejo de Shakespeare, trans la vojo de centra urbkvartalo, ĝis la preĝejo Holy Trinity kaj tie okazigis celebran ceremonion.

Ĝuste en tiu tago antaŭ 4 kaj duona jarcentoj la bebo Shakespeare estis baptita ĉi tie, kaj post sia forpaso la granda dramisto enteriĝis en la preĝeja tombejo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin