Nacia Muzeo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2015-11-24 17:38:25     Redaktoro:Selena
Ĝenerale muzeo de iu lando elmontras ĝian historion kaj kulturon. En tiu senco oni konas pasintecon kaj nuntempon de la loko ekde tiea muzeo. Nun ni startas de la Nacia Muzeo de Ĉinio, kiu havas centjaran historion por koni Ĉinion.

La Nacia Muzeo de Ĉinio troviĝas en la orienta parto de Tian'anmen-Placo de Pekino. Ĝi kun la konstrua areo de preskaŭ 200 miloj da kvadrataj metroj kaj la ekspona areo de 70 miloj da kvadrataj metroj, estas plej granda muzeo en la mondo.

La origina nomo de la nacia muzeo estas Nacia Historia Muzeo, kiu fondiĝis en 1912. Surbaze de tiu la muzeo estis dividataj en Historia Muzeo kaj Revolucia Muzeo en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, kaj en 2003 oni kunigis tiujn du muzeojn en Nacian Muzeon de Ĉinio. En 2007 la muzeo komencis 4-jaran plivgrandigan konstruadon.

En 2011la nova muzeo senpage sin malfermis al la publiko. La areo de la nova muzeo post pligrandigo triobliĝas, plej grave estas, ke malsame ol la antaŭa eksponado de la Historia Muzeo kaj la Revolucia Muzeo, kiuj substrekis eksponi historion, kamparan ribelon kaj klasbatalon, la nova eksponado emfazas historion kaj arton kaj celas ligi kun la monda tendenco. Huang Chen, estro de departemento pri socia eduko de la muzeo konigis:

"Nun la muzeo havas du specojn de eksponoj. La unua estas du bazaj eksponoj《Antikva Ĉinio》kaj《Reviglia Vojo》, kiuj prenis historion kiel ĉeno kaj priparolas evoluon de la homaro de la origino ĝis la nuntempo. La dua speco estas pri artaj eksponoj, kiuj apartenas al malsamaj kategorioj, ekzemple bronzaj artaĵoj, monaj artaĵoj, antikvaj kaligrafioj kaj pentraĵoj kaj tiel plu. Cetere la muzeo ankaŭ okazigis portempajn eksponojn pri speciala temo, kunlabore kun internaciaj muzeoj, privataj konservantoj kaj artistoj, ĝenerale okazas 40 tiaj eksponoj en ĉiu jaro."

Laŭ donitaĵo de la jaro 2011 post ĝia malfermo, la nombro de vizitantoj al la muzeo kalkuliĝis al 16 milionoj da homfojoj. Tiuj vizitantoj venas el diversaj lokoj de la mondo kaj en ilia okuloj ekzistas malsamaj Nacia Muzeo de Ĉinio.

Usona fraŭlino Megan estas emociita pri tiea konstrua arto. Ŝi diris:

"Ĝi estas bela konstruaĵo, kiun mi tre ŝatas. Ĝi donas al mi tre profundan impreson."

Por sinjoro Shi, kiu emeritiĝis, iri al la muzeo estas unu parto de la vivo. Li kaj la edzino de tempo al tempo venas al la muzeo por apreci.

"Ni ofte venas por vidi, ĉu ekzistas nova ekspono. Mi ŝatas belartojn, kaj la plej interesataj estas olepentraĵo kaj skulpturo de la ĉina prezidanto Mao. Ni vidas ilin en ĉiu fojo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin