Monda natura heredaĵo---Danxia-terformo en Ĉinio

(GMT+08:00) 2015-11-24 17:38:25     Redaktoro:Selena
Danxia estas terformo kun speciala aspekto kiel rozkolora nubo aŭ malhele ruĝa sunbrilo. Ili konsistas ĉefe el ruĝkoloraj sabloŝtonoj kaj konglomeraĵoj.

Laŭ geologia kaj geografia teorio, Danxia estas terformo formante sur tre dika sedimento de faŭlta baseno situanta ĉe bordo de vivanta kontinento de Okcidenta Pacifiko. Ĝi konsistas ĉefe el ruĝkoloraj sabloŝtono kaj konglomeraĵon kaj elmontras sedimentan terenon de oksidanta lago sub la varma klimato. Tiuj sedimentoj formas majestajn montpintojn, ĉarmajn grotojn kaj aliajn belegajn pejzaĝojn post leviĝo de terkrusto, severa fendiĝo, tranĉo kaj erozio de riveroj, movado de terpeco kaj efloresko kaj korodo.

Ĉina Danxia-terformo estis elektita kiel monda natura heredaĵo en aŭgusto de 2010. La terformo estas dislokata en 6 famaj parkoj, kiaj la monto Langshan de Hunan-provinco, la monto Danxia de Guangdong-provinco, Taining de Fujian-provinco, la monto Longhu de Jiangxi-provinco, Cuishui de Guizhou-provinco kaj la monto Jianglang de Zhejiang-provinco.

El la estetika valoro tiuj 6 parkoj estas reprezentantoj de Danxia-terformo en periodoj de juneco, matureco kaj maljuneco. Alpaj valoj en la juneco, majestaj montpintoj en la matureco kaj mildaj riveroj en la maljuneco formas tie bildecan pejzaĝon kaj reflektas specialan mirindecon. Pro tio Danxia-terformo de Ĉinio fariĝis unika geografia fenomeno kaj havas sian neordinaran naturan belecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin