Monda Kultura Heredaĵo---Tri paralelaj riveroj en Yunnan-provinco

(GMT+08:00) 2015-11-24 17:38:25     Redaktoro:Selena
Tri paralelaj riveroj estas Jinsha-rivero, Lancang-rivero kaj Nujiang-rivero, kiuj originas el Qinghai-Tibeta Alt-ebenaĵo kaj paralele fluas pli ol 170 kilometrojn en Yunnan-provinco de la nordo ĝis la sudo. Ili fluas tra Dandanglika-monto, Gaoligong-monto, Nushan-monto kaj Yunling-monto, formante malofte vidatan kaj mirindan geografian pejzaĝon de tri paralelaj riveroj sen kunfluejo. Inter tiuj tri riveroj, la plej mallonga distanco laŭ rekta linio inter Lancang-rivero kaj Jinsha-rivero estas 66 kilometroj kaj tiu inter Lancang-rivero kaj Nujiang-rivero estas malpli ol 19 kilometroj.

En la regiono de la tri riveroj estas trovitaj multaj pejzaĝoj, ekzemple alpaj montoj, valoj, glaciejoj, alt-ebenaĵoj, marĉejoj, arbaroj kaj lagoj, je altitudo de 760 ĝis 6 740 metroj. Aparte sublimaj estas 118 neĝkovritaj montoj kun diferencaj alto kaj formo. Akompanate de tiuj estas virga arbaro kaj dissemitaj glaci-eroziaj lagoj. Ĉefpinto de la monto Meili je la altitudo de 6 740 metroj estas kovrita de antikva glaciejo. La kristala glaciejo etendiĝas de la montsupro ĝis arbaro ĉe la vilaĝo Mingyong je la altitudo de 2 700 metroj. Ĝi estas grandioza kaj rara moderna musona mara glaciejo, kiu havas malaltan latitudon kaj altitudon. Dum la pasintaj dek mil jaroj tibetanoj rigardas la monton Meili kiel sanktan monton kaj neniu rajtas surgrimpi la monton sen permeso. Cetere la plej granda kaj plej kompleta Danxia-terformo troviĝas en la monto Laojun de la urbo Lijiang.

La regiono de tri paralelaj riveroj estas nomata kiel monda biogena banko, ĉar ĝi ne estas kovrita de kontinenta glaciaĵo de la kvaternara glacia epoko, kaj tie la montaro etendiĝas de la sudo ĝis la nordo, tial ĝi fariĝis loko abunda je biologiaj specioj. Tie estas pli ol 6 000 specoj de altklasaj plantoj kaj vivas grandnombraj endanĝerigitaj bestoj, ekzemple orharaj simioj de Yunnan, antilopoj, neĝleopardoj kaj aliaj.

Ĝi estas loko, en kiu vivas 16 etnogrupoj kun diversaj lingvoj, religioj kaj kulturaj tradicioj. Delonge sciencistoj, esploristoj kaj vojaĝantoj aspiras la lokon, taksante, ke ĝi havas la grandan valoron sciencan kaj estetikan.

En junio de 2003 la regiono de tri paralelaj riveroj estis enlistigita kiel monda natura heredaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin