Monda Kultura Heredaĵo---Hani-aj Terasaj Rizkampoj

(GMT+08:00) 2015-11-24 17:38:25     Redaktoro:Selena
Kultura pejzaĝo de la hani-aj terasaj rizkampoj situas sur la monto Ailao de la gubernio Yuanyang de la aŭtonoma subprovinco de hani-a kaj yi-a etnogrupoj de Yunnan-provinco. La tuta areo de la hani-aj terasaj rizkampoj estas ĉirkaŭ milionoj da muoj. Ili estas dissemitaj en la kvar gubernioj Yuanyang, Honghe, Jinping kaj Lvchun, kaj havas historion de pli ol 1 300 jaroj. La hani-aj terasaj rizkampoj konstruitaj sur montdeklivo serpentas de la montpinto je la altitudo de 2 000 metroj ĝis la piedo de la monto plej multe tra pli ol 3 700 ŝtupoj. Estas tre majeste kaj pompe.

La terasaj rizkampoj, kiuj estis prezentitaj ĉifoje por peticii enlistigon kiel kultura heredaĵo, kun la areo de 16 603 hektaroj, koncentre elmontras riz-kampojn kaj forston tenantan akvon, sistemon de irigacio kaj vilaĝojn de etnogrupoj.

La hani-aj terasaj rizkampoj estas nomataj kiel grandiozaj ter-skulptaĵoj, ĉar ilia koloro varias pro malsamaj veteroj kaj plantoj: serene ili aspektas bluaj, malserene grizaj kaj en mateno kaj vespero montriĝas or-flavaj.

La hani-oj, kiuj vivas ĉe la terasaj rizkampoj, loĝas plejparte en montregionoj je altitudo de 800 ĝis 2 500 metroj kaj okupiĝas ĉefe pri riz-kultivado. En pasintaj mil jaroj ili utiligis apartan geografian kondiĉon laŭ la diraĵo "kiom altas la monto, tiom profundas la akvo" kaj kondukis akvon al la riz-kampoj.

Taksado de Monda Heredaĵa Komitato: kultura pejzaĝo de la hani-aj terasaj rizkampoj ĉe la Ruĝa Rivero de Yunnan-provinco kun la areo de 16 603 hektaroj, estas konata pro miraklaj terasaj rizkampoj, kiuj konstruitaj sur montdeklivo serpentas de la pinto de Ailao-monto ĝis ĝia piedo. En pasintaj 1300 jaroj, hani-oj kreis komplikan sistemon de irigacio kaj kondukis akvon de la monto al la rizkampoj diversnivelaj. Ili kreis ankaŭ kompletan agrikulturan sistemon, kiu inkluzivis bredadon de bubaloj, bovoj, anasoj, fiŝoj kaj angiloj kaj subtenis produkton de ruĝa rizo---tiea ĉefa greno. Vilaĝanoj loĝas en 82 vilaĝoj, dissemitaj inter kamparoj kaj forstoj de la montpinto, kaj tio formis flekseblan administran sistemon por la kampoj. La fleksebla administra sistemo de la terasaj rizkampoj, bazita sur escepta kaj longtempa socia kaj religia strukturo, montras vide kaj ekologie eksterordinaran harmonion inter homoj kaj ilia vivmedio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin