:Monda Kultura Heredaĵo---La Okcidenta Lago en Hangzhou

(GMT+08:00) 2015-11-24 17:38:25     Redaktoro:Selena
La urbo Hangzhou, kies renomo venas ĉefe de la pitoreska Okcidenta Lago, estas honore titolita kiel paradizo sur la tero. En la dinastio Yuan, fama itala vojaĝanto Marco Polo rigardis ĝin kiel plej belan kaj pompan urbon en la mondo.

La Okcidenta Lago situas ĉe la okcidenta urborando. Ĝi havas areon de 6,5 kvadrataj kilometroj kaj estas ĉirkaŭita triflanke de montetoj. En la 35-a sesio de la Monda Heredaĵa Komitato, la Okcidenta Lago estis oficiale enlistigita kiel monda heredaĵo.

La vidindejoj de la Okcidenta Lago konsistas el natura pejzaĝo, unika "Bai-Digovojo, Su-Digovojo kaj tri insuletoj---Eta Yingzhou, Lagmeza Pavilono kaj Ruangong-Insuleto", "la dispozicio de la tutaĵo de la Okcidenta Lago pri urbo ĉirkaŭita triflanke de ondantaj montetoj, famaj dek interesaj punktoj ĉirkaŭitaj de la lago kaj enhavoriĉaj dek gravaj kulturaj restaĵoj. Abundaj historiaj kaj kulturaj enhavoj, unika estetika karakterizo kaj elstara spirita valoro faras la Okcidentan Lagon unu el la plej ĉarmaj vidindejoj en Ĉinio.

Bela pejzaĝo de la Okcidenta Lago famas pro Bai-Digovojo kaj Su-Digovojo, kiuj dividas la lagon en la Okcidentan Lagon, la Sudan Lagon, Yu-Lagon, la Eksteran Lagon kaj la Internan Lagon. Inter ili la Ekstera Lago havas plej grandan areon. La Soleca Monteto estas la plej granda natura insuleto, kiun oni povas aliri laŭ Bai-Digovojo. Meze de la lago estas tri insuletoj: Eta Yingzhou, Lagmeza Pavilono kaj Ruangong-Insuleto.

Vizitindaj estas ankaŭ la Pagodoj Bao Shu kaj Lei Feng, kiuj estas neapartigebla parto de la rava pejzaĝo de la Okcidenta Lago.

Monda Heredaĵa Komitato opinias, ke la pejzaĝo de la Okcidenta Lago en Hangzhou estas elstara ekzemplo de kultura vidaĵo, kiu klare montras ĉinan estetikan pensmanieron kaj donas grandan influon al Ĉinio kaj la mondo en ĝardena dezajno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin