Monda Kultura Heredaĵo---Ruino de Shangdu (ankaŭ Xanadu) de la dinastio Yuan

(GMT+08:00) 2015-11-24 17:38:25     Redaktoro:Selena
La ruino de Shangdu de la dinastio Yuan sin trovas ĉe la norda bordo de la rivero Shandian, je 20 kilometroj oriente de la gubernio Shangdu de la subprovinco Xilinguole, la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Ĝi estas la unua ĉefurbo de Yuan-dinastio.

Shangdu konstruiĝis en 1256 kaj estis naskiĝloko de Kublaj-Ĥano, imperiestro de Yuan-dinastio. En 1260 Kublaj-Ĥano okazigis kunvenon kun mongolaj tribestroj. En la kunveno, li estis elektita kiel granda ĥano de mongoloj kaj starigis la mongolan ŝtaton. Shangdu estas plej frua kaj plej bone konservata ruino de ĉefurbo de Yuan-dinastio. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj en Shangdu okazis gravaj eventoj, kiuj donis grandan influon al Ĉinio kaj eĉ al la mondo. En 1260 Kublaj-Ĥano surtroniĝis kaj fondis oficialan sekretariejon, kiu estis decidiga institucio de la centro.

Shangdu, kiel la unua ĉefurbo de Yuan-dinastio, okupas tre gravan historian pozicion. Imperiestroj restis en Shangdu je duona jaro en ĉiu jaro por fari ĉasadon kaj administradon de ŝtataj aferoj.

Shangdu estis la unua stepa ĉefurbo fondita de la antikva mongola imperio, post unuigo de ĉiuj mongolaj memstaraj regnoj kaj la eniro en la Centran Ebenaĵon. Cetere ĝi estis ankaŭ politika, ekonomia kaj kultura centro de Yuan-dinastio. Kublaj-Ĥano finis la longatempan separatisman regadon kaj fondis la unuiĝintan ŝtaton en Ĉinio. Tiam aperis la senprecedenca kaj eksterordinare grandskala unuigo de Ĉinio. La fondiĝo de Yuan-dinastio markis formiĝon kaj disvolviĝon de la ŝtato kun multaj etnaj grupoj en la ĉina historio kaj ĝi havis mejloŝtonan signifon.

Cetere, Shangdu havas rektajn rilatojn kun vojaĝnotoj de Marco Polo, en kiu Marco Polo nomis Shangdu kiel Xanadu---"Magia Ĝardeno". Nuntempe eŭropanoj kaj usonanoj kutime priskribas magian kaj belan lokon per la vorto Xanadu.

En la 29-a de junio 2012, la 36-a sesio de la Monda Heredaĵa Komitato opiniis, ke Shangdu, kiel ĉefurbo de Yuan-dinastio, montras karakterizon de kultura kunfandiĝo kaj atestas kolizion kaj miksiĝon de nomada kaj terkultiva civilizacioj. Tial ĝi estis enlistigita kiel monda kultura heredaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin