Monda kultura heredaĵo--- Tulou-oj en Fujian

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:04:19     Redaktoro:Selena
La 6-an de julio 2008 en la 32-a sesio de la Monda Heredaĵa Komitato en Kebeko, Kanado, la tutaĵo de Fujian-aj tulou-oj estis enlistigita kiel monda heredaĵo. Fujian-aj tulou-oj, kiuj inkludas komplekson de Gaobei-a tulou-o, komplekson de Hongkeng-a tulou-o, komplekson de Chuxi-a tulou-o, Yanxiang-an konstruaĵon kaj Zhenfu-an konstruaĵon en la gubernio Yongding, komplekson de Tianluokeng-a tulou-o, komplekson de Hekeng-a tulou, Heguilou-an konstruaĵon kaj Huaiyuan-an konstruaĵon en la gubernio Nanjing kaj komplekson de Dadi-a tulou-o en la gubernio Hua'an, estis dissemitaj ĉefe en la okcidenta kaj suda montaraj lokoj en Fujian-provinco. Fujian-aj tulou-oj estas konataj pro sia unika arkitekturo kaj longaj historio kaj kulturo. Ili inkluzivas ne nur plej oftajn rondajn tulou-ojn, sed ankaŭ la kvadratajn kaj brakseĝo-formajn, kaj ampleksas ĉiujn stilojn de la tulou-a komplekso.

Fujian-aj tulou-oj estis konstruitaj unue en la dinastioj Song kaj Yuan, kaj la konstruo maturiĝis en la malfrua Ming-dinastio, Qing-dinastio kaj la periodo de la Ĉina Respubliko. Fujian-aj tulou-oj estas la plej grandaj unikaj loĝdomoj en la mondo, kiuj estas troviĝantaj en montaraj lokoj kaj konstruitaj per ramita tero. Krome, ili estas kreaj ĉefverkoj konstruitaj per kruda grundo. Fujian-aj tulou-oj estas starigitaj inter montoj kaj rojoj kaj racie dissemitaj. Ili kombinas planadon de la tradicia ĉina konstruo kaj plenumas la bezonojn de kunvivado kaj defendo. Cetere, ili lerte uzas la ebenan terenon inter montoj kaj la lokan krudan grundon, lignon kaj rulŝtonojn. Fujian-a tulou-o estas alta konstruaĵo de kruda grundo, kiu konsistigas sian propran sistemon kaj havas la avantaĝon esti ŝparema, solida kaj forte defendebla kaj ankaŭ bela.

Ĝenerale oni elspezis tri jarojn por konstrui unu tian loĝdomon, dum konstruado de granda domo ofte daŭris dekojn da jaroj kaj eĉ bezonis penadon de kelkaj generacioj de metiistoj.

Post la 60aj jaroj de la lasta jarcento on ne plu konstruis tradiciajn tulou-ojn. Nun en la okcidenta kaj suda partoj de Fujian-provinco estas dekmiloj da tiaj domoj en malsamaj formoj. Pro siaj grandaj dimensioj ili estas aparte okulfrapaj inter kutimaj loĝdomoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin