Monda kultura heredaĵo---Arkitektura komplekso de Dengfeng

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:04:19     Redaktoro:Selena
La historiaj konstruaĵoj de Dengfeng havas altajn arkitekturajn valorojn, kiuj spegulas la konceptojn de la ĉina popolo pri etiko, religio, scienctekniko kaj eduko. Cetere ili ankaŭ estas veraj kaj profundaj esprimoj de la ĉinaj prauloj pri universo kaj estetiko.

La arkitektura komplekso "Centro de Ĉielo kaj Tero", kiu estis elektita kiel monda kultura heredaĵo, konsistas el 11 historiaj konstruaĵoj, inkluzive de Songyue-Templa Pagodo, Zhongyue-Templo, konstruaĵoj de Shaolin-Templo (Changzhu-Templo, Chuzu-Templo kaj Pagodaro de la Shaolin-Templo), Huishan-Templo, Songyang Akademio, Zhou Gong Mezur-Turo kaj Dengfeng Stel-Observa Platformo.

La Mezur-Turo kaj Stel-Observa Platformo estas plej malnovaj observejoj en Ĉinio. La Mezur-Turo estis establita en la Okcidenta Zhou-dinastio (1037 a.K), kaj la Stel-Observa Platformo en la Yuan-dinastio (1276-1279 p.K). Guo Shoujing observis kaj eltrovis la metodon de kalendaro kaj inventis Shou Shi Li---tiam plej progresinta kalendaro.

La ĉefa monaĥa arkitekturo de la Shaolin-Templo estis konstruita en Norda Wei-dinastio (495 a.K). Ĝi, kiel origina loko de kungfuo de Shaolin-skolo, estas vaste konata en la mondo. La monaĥa komplekso konsistas el pli ol 30 konstruaĵoj de la dinastio Ming kaj Qing, kaj ĉiu havas kortuŝajn historiajn rakontojn.

La Pagodaro de la Shaolin-Templo konsistas el 241 malnovaj pagodoj, kiuj estis konstruitaj en la periodo de la jaro 689 ĝis la jaro 1803, kaj 2 modernaj pagodoj. La pagodaro estas honore titolita kiel ĉina pagoda muzeo pro ĝiaj multaj malnovaj pagodoj.

La Shaolin-Templa Praula Monaĥejo, konstruita en la dinastio Song (960-1279 p.K), estas brik-speca laŭ konstruaj materialoj. Cetere ĝi estas la trezoro de la ĉina arkitekturo. Ĝi estas ankaŭ religia sanktejo pro rememoro al Bodhidharma, praulo de Zeno, unu el la ĉefaj skoloj de la ĉina budhismo.

La arkitektura komplekso de Dengfeng plene enkorpigas la koncepton de ĉinaj prauloj pri la universo kaj donas gigantan influon al kampoj de ĉinaj malnovaj konstruaĵoj, arto, religio kaj scienco. La 34-a Komitato de Mondaj Heredaĵoj unuvoĉe opiniis, ke la tutaĵo de malnovaj historiaj konstruaĵoj de Dengfeng havas altan valoron kaj estis enlistigita kiel monda kultura heredaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin