Famaj vidindejoj de la monto Taishan

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:04:19     Redaktoro:Selena

Majo kaj oktobro estas la monatoj plej taŭgaj por grimpado sur la monto Taishan. Tio ĝenerale komenciĝas per vizito al la Templo de Taishan ĉe la montpiedo. La templo, konstruita en la tria jarcento a.K. estis loko, kie imperiestroj faris oferojn al la sankta monto. Ĝi estis multe pligrandigita en Tang- kaj Song-dinastioj, t.e. inter la 7-a kaj 13-a jarcentoj ĝis ĝi fine atingis la nunan amplekson, de proksimume 96 mil kvadrataj metroj. La loko punktiĝas per altaj cipresoj kaj steleoj kaj havas sennombrajn kulturajn relikvojn kaj historiajn monumentojn, kiuj vekas la intereson de la serĉanto.

La majesta Halo Tiankuang estas la ĉefa konstruaĵo de la templo. Ĝi estas 48m.x19m. granda kaj 22 metrojn alta, kun tegmento el flavaj glazuritaj tegoloj kaj trembrilantaj ornamaĵoj. Ĝi estas unu el la plej fame konataj palaco-stilaj konstruaĵoj de antikva Ĉinio. Ĉi tie atenton altiras tutmura bildo 3m.X62m. granda-majstroverko de Song-dinastio (960-1279). Ĝi portretas la Dion de la monto Taishan kun sia sekvantaro en la komenco kaj fino de kontrol-rondvojaĝo. La bone elpensita aranĝo kaj flua uzo de la peniko estas rimarkindaj por tiel frutempa verko

Duonkilometron norde de la Templo de Taishan estas la Arkado Daizong, unu el la ĉefaj pordegoj al la montparko kaj ankaŭ la ekirpunkto por supreniro al la montsupro laŭ la orienta irvojo. Tri irvojoj kondukas al la supro, sed la plejparto de la turistoj preferas la orientan, ĉar laŭlonge de tiu 9-kilometra vojlinio oni povas vidi multajn interesajn vidaĵojn. Al la vizitantoj oni provizas monto-grimpajn botojn, promenbastonojn kaj pluvmantelojn aldone al ĉiĉeronoj, kiuj klarigas la historiajn detalojn de la diversaj vidindejoj kaj la koncernajn legendojn.

Mallonga grimpado supren sur zigzagaj ŝtonŝtupoj alkondukas al la Palaco de la Ruĝa Pordego, kiu fakte estas grupo da domoj apud la montdeklivo kun rivereto preterfluanta.

Pli supre sur la vojlinio estas la Valo de la Sutroŝtono, kie, en grandan platan ŝtonon antikva kaligrafo gravuris tekston de la budhisma Diamanta Sutro per ideografiaĵoj 50 centimetrojn altaj. Post mil jaroj da patinado restas legeblaj nur ĉirkaŭ mil ideografiaĵoj, kiuj verŝajne estas la plej grava el kulturaj relikvoj sur la monto Taishan.

Mezvoje estas majesta konstruaĵo kun multkoloraj tegmentrandoj kaj vermiljonaj muroj. Ĉi tio estas Doumugong, antaŭe budhista monaĥinejo. En la orienta halo oni povas aŭdi la muzikon de murmuranta vento kaj lirlanta rivereto. Eĉ en pluva tago en malfrua somero la pejzaĝo videbla tra la fenestro estas iel aparte alloga.

El ĉiuj akvofaloj sur la monto Taishan tiu supre de la Lago de Nigra Drako estas la plej spektakla-kvazaŭ blanka silko ŝvebanta sub ponto. Rigardante pli proksime, iuj vidas en tio blankan ĉevalon galopantan super la montaj torentoj kaj sin ĵetantan en la profundan lageton malsupre. Lastatempe oni konstruis pli malsupre akvorezervejon, kies kristalklara akvo spegulas la ĉirkaŭantajn montojn kaj nubojn. Ĉi tiuj kaj la akvorezervejo piede de la kontraŭa Tigra Monto estas preferataj vidindejoj.

Preter Doumugong la zigzaga vojeto estas flankita de kolosaj jarcentoj maljunaj cipresoj, kiuj kuniĝas supre por formi laŭbon ŝirmantan kontraŭ la varmega suno, tiel ke en somero la vojeto iĝas plaĉe malvarmeta promenejo.

Ĉi tiu Ciprestunelo kondukas al la Meza Ĉiela Pordego. Ĉi tie la orienta kaj okcidenta vojlinioj kuniĝas kaj hoteloj kaj restoracioj servas al turistoj, kiuj preferas tranokti, antaŭ ol daŭrigi la vojaĝon.

La grimpadon oni tamen povas fini en unu tago. Ne tre malproksime super la Meza Ĉiela Pordego estas la altestarantaj Kvin Dafu-pinoj. "Dafu" estis kortegana rango en la mallongviva Qin-dinastio (221-206 a.K.). Laŭ la legendo, Qin Shi Huang, la unua imperiestro de Qin-dinastio, iam ŝirmis sin sub la arboj dum pluvego, kaj pro la servo li donis al ili tiun oficialan titolon. La nunaj pinoj, plantitaj en 1730, anstataŭis la originajn, kiuj detruiĝis en montaj torentoj. Tiam oni plantis kvin laŭ la legendo, sed nun restas nur tri. Kvankam 250-jaraj, ili ankoraŭ kreskas dense kaj provizas ombron en somero. Vizitantoj povas ripozi ĉi tie sur malvarmetaj ŝtonbenkoj sub la arboj, aŭ en pavilonoj, kie haveblas teo infuzita per akvo el la montfonto.

La sekva loko de intereso sur la vojeto estas Dui Song (Kontraŭaj Pinoj), kiu akiris sian nomon de du montpintoj, ambaŭ kovritaj per pinoj kaj starantaj unu kontraŭ la alia. Multaj el la arboj enradikiĝis en fendoj de la krutaĵoj, kio donis al ili strangajn formojn.

Ankoraŭ kruta aro da 1 200 ŝtonŝtupoj kondukas al la Suda Ĉiela Pordego. Ĉi tio estas la lasta kaj plej malfacila parto de la vojaĝo al la montsupro. Grimpantoj nomas ĝin "la ŝtuparo al la ĉielo". Ambaŭflanke estas protekta balustrado el fero.

Ĉe la Suda Ĉiela Pordego, la lasta ŝtonarkado, antaŭ ol oni atingas la supron, ekblovego de vento alportas pli bonan komprenon de la strofoj skribitaj de Li Bai, renoma poeto de Tang-dinastio:

Preterpasinte ĉi tiun pordegon, oni alvenas al longa, mallarĝa vojeto nomata "La Ĉiela Strato" kun domoj, butikoj kaj hoteloj. Ĉe la orienta fino de la strato estas la Templo de la Lazura Nubo, la plej majesta domo sur la pinto de la monto Taishan. Ĝi estis konstruita en la 10-a jarcento en Song-dinastio kun la tegmento de la ĉefa halo el bronzo kaj tiu de la flankaj ĉambroj el fero kiel antaŭrimedo kontraŭ la furiozaj ventegoj. Bronzaj sonoriloj ĉe la kvar anguloj de la ĉefa halo tintadas melodie en la vento.

Ĉe la plej alta punkto staras la Templo de la Ĉiela Imperiestro. De tie oni havas panoraman vidon al la vastaj ebenaĵoj kaj la zigzaga rivero Dawen longe malsupre. Pasanta vagonaro sur la fervojo de Pekino al Ŝanhajo aspektas tiel malgranda kiel lumbriko.

La kulmino de la tuta vojaĝo estas rigardi la sunleviĝon de la montsupro. Antaŭ mateniĝo fruaj ellitiĝintoj sekvas la ĉiĉeronon al la Sunorigarda Pinto. Somere mateniĝas je ĉirkaŭ duono post la kvara, la ĉielo brilas ruĝe kaj subite la suno aperas tra la nuboj kiel granda fajroglobo el la maro.

Oni jam konstruis kablotramon por veturigi sunleviĝo-rigardantojn de la Meza Ĉiela Pordego al la montpinto en ĉirkaŭ ok minutoj. Tamen multaj turistoj eble preferas fari la grimpadon piede.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin