Okazis aktivado por disvastigi ĉinajn turismajn vidindaĵojn en Sidnejo

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:04:19     Redaktoro:Selena
Vespere de la 19-a de aŭgusto en Sidnejo, ĉefurbo de Aŭstralio, oficejo de ĉina Ŝtata Turisma Administracio en Sidnejo okazigis aktivadon por disvastigi ĉinajn turismajn vidindaĵojn. La aktivado celas propagandi ĉinajn turismajn produktojn, altiri venon de pli da aŭstraliaj popolanoj al Ĉinio kaj pluapaŝe fortigi interŝanĝon de la turismaj rondoj de la du landoj.

Chang Hong'an, vicestro de Departemento pri Turisma Akcelo kaj Internacia Kunlaboro sub la ĉina Ŝtata Turisma Administracio, esprimis, ke komuniko per turismo jam fariĝis ponto de interfluo de la du landoj. En la pasinta jaro nombro de reciprokaj vojaĝantoj atingis milionon kaj 500 milojn da homfojoj. De januaro ĝis junio, nombro de aŭstraliaj homoj al Ĉinio estas 367 miloj da homfojoj, kaj ĉinaj homoj al Aŭstralio 428 miloj da homfojoj.

Chang Hong'an diris, ke Ĉinio estas preta por akcepti aŭstraliajn turistojn. Li varme bonvenigas kaj invitas aŭstraliajn popolanojn vojaĝi al Ĉinio kaj sperti la ĉinan kulturon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin