Antikava urbeto Yacheng: ĉemara perdiĝinta antikva urbeto

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:07:41     Redaktoro:Selena

La antikva urbeto Yazhou, la nuna urbeto Yacheng, Hainan-provinco, estas 40 kilometrojn okcidente de la urbo Sanya. Ĝi estis ĉefurbo de subprovinco aŭ gubernio ekde la dinastio Song(960—1279). Nuntempe la urbeto per siaj longtempa historio kaj multaj vidindejoj, fariĝis fama turisma loko de la provinco Hainan.

En Yacheng troviĝas plej bone konservataj antikvaj konstruaĵoj de la urbo Sanya. Tiea konfucea templo estas tre malnova konstruaĵo kun granda arkeologia valoro.

Promenante sur stratoj de la urbeto, oni povas vidi multajn antikvajn loĝdomojn en malsamaj stiloj. Precipe iliaj tegmentoj estas tre apartaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin