Viroj turismas al belulinoj

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:07:41     Redaktoro:Selena

La 16an de aprilo la brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke rusaj kaj ukrainaj virinoj de ĉiam estas objektoj kore aspirataj de multaj viroj en la mondo; multe da okcidentaj viroj revas havigi al si rusan edzinon. Kaj nun en Rusio, Ukrainio kaj aliaj respublikoj sub la eksa Sovetio leviĝas nova servo "perpoŝtaĵe mendi edzinon", nome serĉi "edzinon tradician, seksvekan kaj belan" por tiuj okcidentaj viroj, kiuj ne povis trovi edzinon. Tiu operacio estas vaste ŝatata de solaj viroj en la okcidentaj landoj, kiel en Usono kaj Britio.

Laŭ la raporto, tiuj viroj, por partopreni "romantikan turismon" en tiuj landaj urboj, devas pagi kotizon de 1 500 ĝis 3 000 pundoj. Dum la turismo la organizanto rendevuigas laŭeble multajn virinojn kun tiu viro alvojaĝinta. Kutime la organizanto aranĝas asociiĝon, en kiu partoprenas 15-25 viroj kaj 150-250 virinoj ĝenerale. Viroj aĝas ordinare pli duoble ol belinoj, kiuj tamen estas vestitaj plej ŝpare. Multaj kritikistoj nomas tiun renkontiĝon "bruta bazaro", ĉar en tiu "sklava bazaro" virinoj ĝenerale estas numeritaj.

En sia retejo iu turisma agentejo ekskluziva por solaj okcidentaj viroj fiere asertis: "Niaj klientoj ĉiutage povas rendevui kvin belulinojn. La romantika turismo en Kievo ebligas al vi ne sole viziti ĉiujn historiajn famajn urbojn de la eksa Sovetio, sed ankaŭ sate vidi milojn da ukrainaj belinoj. Ni laŭ nia eblo liveros al vi tiom da femaloj, ke vi serĉu tiun, al kiu vi estas korinklina."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin