Remalfermiĝas Nederlanda Ŝtata Muzeo

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:07:41     Redaktoro:Selena

Nederlanda Ŝtata Muzeo en Amsterdamo malfermiĝis al la publiko en 1885 kaj estas renovigata ekde la fino de 2003. Nuntempe la renovigita muzeo remalfermiĝis en la 14-a de aprilo. Dank' al la renovigo de la agentejo Cruz y Ortiz el Hispanio, la muzeo fariĝis moderna kaj per dezajno de muzea dezajnisto Jean-Michel Wilmotte el Parizo, ĝia interna ornamo kombinas pompan stilon de la 19-a jarcento kun moderna projekta koncepto.

Muzeoestro Wimm Pijbes esprimis, ke la renovigo daŭris je dek jaroj pro du kialoj. La unua estas pro nederlanda geografia kondiĉo. La muzeo situas sub la marnivelo, kaj tio alportis grandan malfacilon al la renovigo. La alia kialo estas, ke la muzeo estas tre grava. Ĝi estas komplika konstruo kaj ĉiaj proceduroj por renovigo devas esti aprobata de la ŝtato; cetere la renovigo ne estas provizora kaj devas esti serioze plenumata.

La renovigita Nederlanda Ŝtata Muzeo fariĝos tiea kompleta muzea eduka centro. En tri labordomoj okazas diversaj aktivadoj por ke la publiko lernu de praktiko. Pentr-lernejo liveras specialajn kursojn al artaj amatoroj. La muzeo estas unika ŝtata en la mondo, kiu malfermiĝas al la publiko en ĉiuj 365 tagoj de la tuta jaro.

La muzeo konsistas el 80 eksponaj haloj kaj unuafoje eksponas 8 000 artaĵojn kaj historiajn objektojn laŭ la ordo de analoj, kiuj priparolas la 800-jaran historion de Nederlando. Elstara pentraĵo Patrolo el nederlanda fama pentristo Rembrandt Harmenszoon van Rijn estas metita en la origina loko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin