Centjara Qingdao-haveno

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:07:41     Redaktoro:Selena

Qingdao estas pitoreska ĉemara urbo en orienta Ĉinio, kaj la haveno Qingdao estas la plej rekta stimulanto kaj la plej bona vidanto de la evoluo de la urbo. Antaŭ 120 jaroj, la urbo oficiale establis havenon kaj estiĝo de Qingdao-Haveno malfermis novan ĉapitron de evoluo de la urbo.

Oni povas legi el historiaj materialoj, ke antaŭ pli ol 2 000 jaroj jam estis notaro pri mar-haveno kaj navigado en la urbo Qingdao. Tamen la reala konstruado de haveno komenciĝis en 1892 en la malfrua Qing-Dinastio.

Oficiala ekuzo de haveno estigis gravan influon al evoluo de la urbo. Historiisto Lu Hai konigis:

"Dum la periodo de 1891 ĝis 1897, tiam estis 64 laborejoj kaj butikoj ampleksantaj multajn metiojn."

Sed poste la bombado de invadantoj rompis tiean kvieton kaj ĉe la haveno komenciĝis tumultaj tagoj. Novembre de 1897, Germanio okupis la urbon Qingdao, kaj septembre de la sekva jaro kiel libera haveno ĝi malfermis al la mondo.

Novembre de 1914, la japana invada armeo unuafoje okupis Qingdao kaj tuj transprenis lokan havenoficejon. Decembre de 1922, la tiama ĉina registaro reprenis la urbon Qingdao. Tamen januare de 1938, la japana invada armeo ankoraŭfoje okupis la urbon Qingdao kaj ankaŭ ĉiujn albordiĝejojn kaj stokejojn de la haveno.

Aŭguste de 1945, la japana invada armeo kapitulaciis; oktobre de la sama jaro, la usona armeo albordiĝis al Qingdao-haveno. Junie de 1949, liberiĝis la urbo Qingdao, tiel Qingdao-haveno revenis al la sino de la ĉina popolo kaj komencis novan etapon.

Ĉe la liberiĝo estis nur 6 dokoj en la haveno kun jara kapacito de 720 000 tunoj. En postaj pli ol 20 jaroj, modeste evoluis la haveno, kaj en 1973 la jara kapacito estis nur 10 milionoj da tunoj.

La reformado kaj pordmalfermo, komenciĝinta en 1980aj jaroj, multege akcelis evoluon de la haveno. Ekde tiam estas plenumata plenresponda sistemo de havenestro. Chang Dechuang , prezidanto de Qingdao-Havena Grupo, konigis:

"Tiam iomete malrapide ekis diversaj laboroj de reformado kaj malfermo. En 1988 la haveno eniris en novan periodon kaj ni komencis komplete plenumi politikojn de reformado."

Unuflanke la haveno rapide disvolviĝis; aliflanke malnoveco kaj malvasteco de la haveno ĝenas ĝian daŭripovan evoluon. Vizaĝe al malfacilaĵoj, havenanoj senhezite decidis reformi la malnovan havenon kaj samtempe konstrui novajn havenojn. Post plurjara klopodo, Qingdao-haveno fariĝis internacie granda haveno.

En 2001, ĝia jara kapacito estis pli ol 100 milionoj da tunoj; en 2006, pli ol 200 milionoj da tunoj; en 2008 pli ol 300 milionoj da tunoj. Per la tri grandaj paŝoj, Qingdao-haveno estas en la vico de 7 plej grandaj havenoj en la tuta mondo. Chang Dechuang , prezidanto de Qingdao-Havena Grupo, konigis:

"Evoluo de la haveno multe similas al tiu de la nacia ekonomio. Post la 21a jarcento, la lando rapide disvolviĝas. Ankaŭ multiĝis kernaj konkurencaj fortoj de la haveno, tiel ĝi povas pli bone servi al la nacia ekonomio. La tri grandaj paŝoj al 300 milionoj da tunoj estas miniaturo de evoluo de la nacia ekonomio kaj ankaŭ reflekto de la rapida disvolvo de la haveno."

Nuntempe Qingdao-haveno havas pli ol 140 eksterkomercajn liniojn kaj vastajn komercajn kontaktojn kun 450 havenoj de la tuta mondo. Tio ne nur alportis multajn varojn, kapitalojn kaj informojn por la ekonomia disvolvo de la urbo Qingdao, sed ankaŭ proksimigis la distancon inter la urbo kaj la mondo.

Nuntempe plue daŭras ekspansia konstruado de la haveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin