Vizito al Tibeto en vintro

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:07:41     Redaktoro:Selena

Tibeto estas fama turisma celloko en la mondo, tamen pro ĝiaj geografio kaj klimato malmultaj homoj vizitis Tibeton en vintro kaj printempo. Por ŝanĝi la situacion Tibeto praktikis serion da aktivadojn akcelantajn turismadon en la du sezonoj. Nun la koncepto "vizito al Tibeto en vintro" jam estas pli kaj pli akceptata de turistoj en kaj ekster-landaj.

Namtso-lago situanta en meza Tibeto estas sal-lago kun plej alta altitudo en la mondo. En la tibeta lingvo Namtso signifas ĉielan lagon, kie feino sin banis. Tie troviĝas naturaj kaj humanismaj pejzaĝoj kun lokaj trajtoj. Namtso-lago estas mondfama turisma celloko.

En decembro enirinte en turisman regionon de Namtso-lago oni povas vidi neĝadon kiel dancadon de salik-florkvasto en printempo. Ĉio plenas de blanko. Namtso-lago ŝajnas spegulegon sur Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. Namtso-lago en vintro estas pitoreska, grandioza kaj vizitinda.

Sinjorino Yang, amatoro de fotado, revenis al Lasao de Namtso-lago en la 12a de decembro, 2012. Ŝi kortuŝe diris al raportisto,

"Estis bedaŭrinde, ke mi ne povis viziti Namtso-lagon en la lasta vintro pro neĝado. Ĉi-jare mi realigis la sonĝon kaj klare fotis Nyenchen Tanglha-montaron. Mi tre kontentas pri tio."

Laŭinforme ekde vintro de 2012 Lasao unuafoje praktikis vintran turisman aktivadon "Ĉarma Namtso". La aktivado estas bonvenigata de la turistoj en kaj ekster-landaj. La organizanto de la aktivado Lasaa Potala Turisma Limigita Kompanio elmetis multajn rimedojn garantiantajn turismadon en vintra Namtso. Bao Weiming, vicdirektoro de la kompanio, diris,

"Mi speciale aĉetis neĝforigan aŭton por ke turistoj glate veturu sur la ŝoseo post neĝado. Ni ankaŭ liveras oksigenon al turistoj kontraŭ altebenaĵa malsano. Multe reduktiĝis la turisma kosto en vintro. "

Proparolanto de Tibeta Turisma Administracio Wang Songping konigis, ke Tibeto havas malsamajn ĉarmojn respektive en printempo kaj vintro. En vintra Tibeto estas varma suno, grandiozaj neĝ-montoj kaj glaciejoj kaj ĝojigaj festaj aktivadoj. Vizito al Tibeto en vintro estas speciala travivaĵo por turistoj.

Krom vintraj pejzaĵoj turistoj ankaŭ povas ĝui malaltan koston en vintra turismado al Tibeto. Ili povas ĝui favoran traktadon en biletoj, loĝado kaj veturado. Tsering Dhondup, vicestro de Kunlabora Departemento sub Tibeta Turisma Administracio, diris,

"Ĉi-foje multaj lokaj entreprenoj partoprenis en la aktivado. En la tuta vintro de 2012 fermis neniu entrepreno en la aktivada regiono."

Tsering Dhondup konigis, ke por allogi pli multajn turistojn al Tibeto en vintro la loka turisma administracio partoprenis en la Ĉina Internacia Turisma Foiro okazinta en Ŝanhajo. ili popularigis la aktivadon en multaj ĉinaj urboj, ekzemple Hangzhou, Suzhou, Changsha kaj tiel plu.

Pro bona planado kaj sukcesa popularigo multaj turistoj venis al Tibeto en vintro. Inter ili estis 3 maljunuloj venitaj el Nankino. Ili unuafoje venis al Tibeto kaj bone fartis dum la vojaĝo. 66-jaraĝa Dong Liguo diris,

"La temperaturo de Tibeto estas pli alta ol tiu de Nankino. Brilas la suno, kaj la vetero estas sufiĉe bona. Ni povas kutimiĝi al la klimato ĉi tie. Estas inda la vojaĝo."

De la lastaj jaroj pro senĉesa perfektiĝo de konstruado de Tibeto en la kampoj de ekonomio, socio, kulturo kaj medio kaj penado de lokaj turismaj departementoj pli multaj turistoj konsciiĝis pri la avantaĝoj de vizito al Tibeto en vintro. Nun jam pluapaŝe realiĝis ekvilibra disvolviĝo de turismo. En 2011 Tibeto akceptis preskaŭ 1,8 milionojn da turistoj en vintro, pli multe je 48% ol tiu de 2010.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin