Vojaĝantino kun tornistro sur la dorso

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:11:56     Redaktoro:Selena

Zhong Bailing kaj ŝia edzo ne nur loĝis en hejmo de tibetanoj, sed ankaŭ loĝis en la hejmo de taŭisma majstro en la monto Wannanshan, ne nur hejme de fervoja laboristo, sed ankaŭ hejme de kamparano. Ŝi ĉiam kunportis kun si ajlobulbon, mapon, kompason kaj aliajn necesaĵojn por vojaĝo, sed plej grava estis tio, ke ŝi havas malferman koron sendefendan.

Liu: Kiam preterpasanto petis vin ambaŭ loĝi en lia domo, ĉu vi ne vin gardis?

Zhong: Por vere diri, ne. Mi naskiĝis el kamparana familio en la provinco Sichuan, Kiam mi estis naskita, mia patrino ne havis lakton. Estis ŝafa lakto de samvilaĝanoj, kiu nutris min ĝis mi elkreskis. Do por mi, defendo ne estas bezonata.

Zhong Bailing naskiĝis en la jaro 1942. Ŝiaj gepatroj, guangxi-anoj, estis profesoroj de la universitato Tongji.

Zhong: Pro la Kontraŭjapana Rezistmilito, la universitato Tongji translokiĝis en la vilaĝon Lizhuang en la urbo Yibin, la provinco Sichuan, sekvante ĝin, ankaŭ miaj gepatroj loĝis tie. Tiam la vilaĝo akceptis pli ol dudek mil rifuĝintojn, sed ili ne forlasis studadon. Ĉie aŭdiĝis legvoĉoj.

Tiel Zhong Bailing kaj ŝia edzo vojaĝis survoje. Ili interkonsentis, ke ili iru al la provinco Guangxi por tie instrui. Sed la deziro jam ne povos esti plenumita.

Zhong: Mi iam diris al mia edzo, ke kiam li emeritiĝis, ni iros al montara regiono de la provinco Guangxi, ĉar ni estas guangxi-anoj. Mi diris, ke ni iru tien por instrui. Sed la plano ne povis realiĝi, li pli frue forpasis.

La edzo forpasis, sed la vojaĝo de Zhong Bailing ne ĉesis. Kvankam sen akompano de la edzo, tamen la vojaĝo de Zhong Bailing havas pli da signifon: sopiri al la edzo kaj lasi siajn sentojn inter montoj aŭ akvoj.


1 2 3

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin