Fokusoj de la Semajno (Maj 29)

(GMT+08:00) 2015-11-25 17:42:00     Redaktoro:Selena
Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio kaj Ĉilio lunde subskribis serion da kunlaboraj dokumentoj, inkluzive de la interkonsento pri mona interŝanĝo kun la valoro de 22 miliardoj da juanoj. La du landoj celas fortigi sian komercan kaj financan ligitecon. La subskribo okazis post la renkontiĝo inter la vizitanta ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj ĉilia prezidento Michelle Bachelet. Ili atestis la subskribon de duflankaj negocaj kontraktoj kaj registaraj interkonsentoj en politiko, komerco, financo, scienco kaj tekniko.

Komuna deklaro, publikigita lunde post ilia renkontiĝo, diris, ke Ĉinio konsentis doni 50 miliardojn da juanoj da kvoto al tiu sudamerika lando kiel kvalifikita eksterlanda institucia investanto. Kaj la interkonsento de tri-jara mona interŝanĝo kun la valoro de 22 miliardoj da juanoj, subskribita inter la centraj bankoj de la du landoj, celas akceli la duflankan komercon kaj investon.

La komuna deklaro ankaŭ diris, ke la du landoj konsentis esplori la eblecon ĝisdatigi la liberkomercan interkonsenton subskribitan antaŭ dek jaroj por antaŭenpuŝi la duflankan komercon kaj investon.

Ses futbalaj funkciuloj estis arestitaj kaj detenitaj de la svisa polico merkrede antaŭ la kongreso de la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj. La svisa Federacia Oficejo de Justeco diris en sia komunikaĵo, ke la kazo koncernas subaĉeton kun la sumo de pli ol 100 milionoj da usonaj dolaroj, ligitan al komercaj transakcioj ekde la 1990-aj jaroj por futbalaj turniroj. Ĝi ankaŭ konfirmis, ke Sepp Blatter, prezidanto de la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj, ne estis inter tiuj arestitoj.

La komunikaĵo diris, ke la usona Prokurorejo por la Orienta Distrikto de Nov-Jorko enketas pri tiuj individuoj pri suspekto de la akcepto de ŝmirmono kaj firabato inter la 1990-aj jaroj kaj nuntempo.

La polico sturmis la hotelon kaj forportis tiujn funkciulojn el ĉambroj. Ili estas en Svisio por la kongreso de la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj kaj elektado de prezidanto.

La mezorienta kvaropo merkrede konfirmis, ke eksa brita ĉefministro Tony Blair planas rezigni la oficon de reprezentanto de la kvaropo en Mezoriento, por kiu li laboris ok jarojn de post sia foriro el la strato Downing.

Komunikaĵo, publikigita de la kvaropo pere de Oficejo de Proparolantoj de UN, diris, ke la kvaropo esprimis sian profundan dankemon al Tony Blair, kiu planas demisii kiel reprezentanto de la kvaropo.

La kvaropo, kiu inkluzivas Unuiĝintajn Naciojn, Usonon, Eŭropan Union kaj Rusion, estis starigita en 2002 por faciligi pacan interkonsenton bazitan sur la vaste subtenata du-ŝtata solvo: sekura ŝtato de Israelo pace ekzistanta kun sendependa ŝtato de Palestino. Blair estis nomumita al la partatempa nesalajrata ofico en 2007 tuj post sia eksiĝo el la posteno de brita ĉefministro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin