Fokusoj de la Semajno (Junio 05)

(GMT+08:00) 2015-11-25 17:42:00     Redaktoro:Selena
Lunde en Seulo Ĉinio kaj Sud-Koreio subskribis Liberkomercan interkonsenton. La liberkomerca pakto servos kiel platformo de ĉiuflanka kunlaboro inter registaroj kaj kompanioj de la du landoj por serĉi novan motoron de la kresko.

Ĉina komerca ministro Gao Hucheng kaj lia sudkorea paralelulo Yoon Sang-jick subskribis la duflankan liberkomercan interkonsenton en Seulo post la tri-jara intertraktado.

Post la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Seulo en julio de 2014, rapide progresis intertraktado pri la interkonsento. Prezidanto Xi kaj lia sudkorea paralelulo Park Geun-hye anoncis finon de esenca intertraktado pri la interkonsento en Pekino en novembro de 2014.

La interkonsento, skribita en la angla, ĉina kaj korea, estos efektivigata post aprobo de la dulandaj parlamentoj. Laŭ la interkonsento, Sud-Koreio nuligos doganimposton sur 92% da ĉiuj produktoj el Ĉinio ene de 20 jaroj post la efektivigo, dum Ĉinio abolos doganimposton sur 91% da ĉiuj sudkoreaj varoj.

Sepp Blatter, prezidanto de Federacio Internacia de Futbalaj Aoscioj, marde anoncis en neatendita gazetara konferenco en Zuriko, ke li rezignos sian mandaton en eksterordinara elekta kongreso, tamen li plenumos siajn funkciojn ĝis tiu elektado. Li ne menciis, kiam okazos la speciala kongreso.

Li anoncis ankaŭ gravan programon de reformado, funkciigitan de Domenico Scala, sendependa prezidanto de la Kontkontrola kaj Obeiga Komitato de Federacio Internacia de Futbalaj Asocioj.

Li diris en la gazetara konferenco, "Mi profunde pensadas pri mia prezidanteco kaj pri la kvardek jaroj, en kiuj mia vivo estis nedisigeble ligita kun Federacio Internacia de Futbalaj Asocioj kaj la granda sporto de futbalo. Mi alte ŝatas Federacion Internacian de Futbalaj Asocioj pli ol ion ajn, kaj mi volas fari ĉion, kio estas plej bona por federacio kaj por futbalo."

Blatter estis reelektita kiel ĉefo de la futbala federacio por la kvina sinsekva mandato.

Je la naŭa kaj duono lunde nokte la pasaĝerŝipo Orienta Stelo renversiĝis sur la vojo de Nankino al Chongqing pro trombo. En la ŝipo estis 458 homoj, inkluzive de 406 pasaĝeroj. La tragedio vekis grandan atenton de la ĉina registaro. Prezidanto Xi Jinping tuj faris instrukcion, ordonante, ke la Ŝtata Konsilio sendu laborgrupon por gvidi surlokan savadon, la provinco Hubei kaj la municipo Chongqing kaj koncernaj departementoj mobilizu sufiĉajn fortojn por serĉado kaj savado kaj bone traktu la sekvojn de la akcidento. Nun ĉefministro Li Keqiang surloke gvidas la savadon. Ĝis la 3a horo ĵaŭde posttagmeze la savantoj trovis 14 postvivantojn kaj 75 mortintojn. La savantoj faris truojn sur la fundo de la renversita ŝipo por vivosondo. Wang Zhigang, komandanto de la savado, diris, ke ili truas la fundon de la ŝipo por serĉi postvivantojn, se ili trovus vivsignojn, ili tuj faros truon por savi postvivantojn; se estus neniu vivsigno, ili tuj ŝtopos la truon. Li diris, ke laŭ internacia kutimo, 72-hora daŭro estas rigardata kiel la vivlinio, kaj antaŭ tiu periodo oni devas plenforte savi la vivojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin