Fokusoj de la Semajno (Jun 12)

(GMT+08:00) 2015-11-25 17:42:00     Redaktoro:Selena
Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Dimanĉe en Romo la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN rekonis Ĉinion pro redukto de la absoluta nombro de malsataj homoj antaŭ 2015, ambicia celo starigita de la Monda Nutraĵa Pintkunveno en 1996. Ĉina vicĉefministro Wang Yang ricevis diplomon de la premio.

Ĉinio jam estis premiita per diplomo en junio de 2014 pro atingo de la unua jarmila disvolva celo, nome duonigi la proporcion de subnutritaj homoj ekde 1990 antaŭ la limdato de 2015.

Wang diris, ke certigi nutraĵan sekurecon ĉiam estas prioritato de la ĉina registaro. Li eksplikis, ke Ĉinio faris grandajn klopodojn en plibonigo de agrikulturaj politikoj kaj plifortigo de infrastrukturo, tekniko kaj ekipaĵoj en agrikulturo por pli forte subteni terkulturistojn kaj plialtigi ilian produktivon, kaj tiuj klopodoj rezultigis gravan pliboniĝon de nutraĵa sekureco de la mondo.

Ĉinio lunde publikigis blankan libron, subtenante la ĉinan unikan modelon de protekto de homaj rajtoj kaj eksplikante progreson en 2014.

La blanka libro sub la titolo "Progreso de Ĉinio en Homaj Rajtoj en 2014", publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, diris, ke la grandaj atingoj, kiujn Ĉinio akiris en siaj klopodoj por homaj rajtoj plene pruvas, ke ĝi prenas ĝustan vojon de disvolvado de homaj rajtoj, kiu konvenas al la nacia kondiĉo. En la lasta jaro Ĉinio akiris rimarkindan progreson en realigo de disvolvaj celoj. Ĝis la fino de la jaro, inter entute 29 nombreblaj aŭ mezureblaj celoj por ekonomia kaj socia disvolvado, difinitaj en la 12a Kvin-Jara Plano, 12 estis superplenumitaj, tri estis preskaŭ plenumitaj kaj 11 akiris glatan progreson. La mezperioda taksado de la ĉina Nacia Agadplano pri Homaj Rajtoj (2012-2015), farita en decembro de 2014, montris, ke la plejparto de celoj starigitaj en la plano estis atingita, kaj pli granda parto de la kvantaj indicoj estis duone aŭ pli multe atingita. La blanka libro montris, ke en 2014 la Komunista Partio de Ĉinio kaj la registaro plenforte antaŭenpuŝis la strategian aranĝon pri ampleksa konstruado de modere prospera socio, ampleksa profundigo de la reformado, ampleksa efektivigo de laŭleĝa regado kaj ampleksa striktigo de la kompartia disciplino, kaj pro tio la ĉina popolo pli efektive profitis de la nacia disvolviĝo.
La sud-korea Ministerio pri Sano kaj Bonfarto jaŭde anoncis, ke la nombro de infektitoj de la malsano MERS (Mez-Orienta Spir-Sindromo) kreskis ĝis 122 de post la apero de la unua kazo en la 20a de majo.

Tiutage estis aldonitaj 14 novaj kazoj, inkluzive de 39-jara graveda virino. Ŝi estas en stabila stato. Inter la novaj kazoj ok homoj estis infektitaj per la viruso en la Medicina Centro de Samsung en Seulo. La totala nombro de homoj infektitaj en la Medicina Centro de Samsung draste kreskis ĝis 55 sekve de la konfirmiĝo de ok novaj kazoj.

La sud-korea prezidentejo merkrede anoncis, ke pro la nuna situacio de la epidemio prezidento Park Geun-hye decidis prokrasti sian vojaĝon al Usono, kiu laŭ origina plano komenciĝos en la 14a de tiu ĉi monato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin