Fokusoj de la Semajno (Jun 19)

(GMT+08:00) 2015-11-25 17:42:00     Redaktoro:Selena
Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Merkrede en Kanbero la ĉina kaj aŭstralia registaroj subskribis la longe atenditan liberkomercan interkonsenton. La historia interkonsento, subskribita de aŭstralia komerca ministro Andrew Robb kaj ĉina komerca ministro Gao Hucheng, metis finon al la intertraktado, kiu komenciĝis antaŭ dek jaroj. Novembre de 2014 dum la ŝtata vizito en Aŭstralio ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris kune kun aŭstralia ĉefministro Tony Abbott la finiĝon de esenca intertraktado.

Post kompleta efektivigo de la interkonsento, tarifoj estos nuligitaj sur 95% da aŭstraliaj eksportaĵoj, obstakloj estos mallevitaj por la investo de ĉinaj entreprenoj en Aŭstralio, kaj pli da vizoj estos donitaj al ĉinoj por laboro en ferioj. Aŭstralianoj baldaŭ profitos de la malkara kosto de elektronikaj produktoj kaj hejmaj elektraj aparatoj, kaj iliaj elspezoj por tiuj varoj stimulos la ekonomion. Samtempe ĉinaj konsumantoj akiros bovaĵon, laktaĵojn, vinon, viskion kaj aliajn tipajn aŭstraliajn produktojn. La redukto de tarifoj sur tiuj varoj faros ilin pli kostelporteblaj.

Mogens Lykketoft, parlamenta prezidanto de Danlando, lunde estis elektita kiel prezidanto de la 70a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN. Li sukcedos Sam Kutesa, kiu servas kiel prezidanto de la 69a Sesio. Laŭ plano 69-jara Lykketoft malfermos sesion de la 70a datreveno en la 15a de septembro, kaj en la 22a de septembro li prezidos jaran ĝeneralan debaton, en kiu prelegos tutmondaj gvidantoj.

Lykketoft diris post la elektiĝo, ke la temo de lia oficperiodo sur la posteno de prezidanto estas "Sepdek-jariĝo de UN – Nova Devontigo al Agado", por retrorigardi sukcesojn kaj mankojn de UN en la pasintaj 70 jaroj kaj rigardi al la estonteco. Li diris, ke la internacia komunumo ankoraŭ bezonas fari lastan penon por la disvolva tagordo, kiun adoptos la Ĝenerala Asembleo en la septembra pintkunveno.

Sam Kutesa, prezidanto de la 69a Sesio de la Ĝenerala Asembleo, kaj Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, faris paroladojn, gratulante al Lykketoft. Kutesa diris, ke la 70a sesio havas historian signifon: UN adoptos la disvolvan tagordon por la periodo post 2015 kaj atingos novan interkonsenton pri klimata ŝanĝiĝo. Ban diris, ke li esperas, ke Lykketoft helpos la internacian komunumon fari kolektivan promeson pri multlaterismo, internacia kunlaboro kaj tutmonda unuiĝo.

Loka mediato raportis, ke palestina prezidento Mahmoud Abbas merkrede akceptis demision de la palestina koalicia registaro. La demisio estis farita post kunveno inter Abbas kaj ĉefministro Rami Hamdallah merkrede posttagmeze en Ramallah.

Bone informita palestina funkciulo, kiu ne volis malkaŝi sian nomon, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke Hamdallah prezentis la rezignon de la registaro al prezidento Abbas dum ilia renkontiĝo.

Amin Maqbool, ĝenerala sekretario de la Revolucia Konsilio de Fatah, diris al raportistoj, ke la Plenuma Komitato de Palestina Liberiga Organizo okazigos kunvenon en la venonta lundo por diskuti pri organizado de nova koalicia registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin