Fokusoj de la Semajno (Jun 26)

(GMT+08:00) 2015-11-25 17:42:00     Redaktoro:Selena
Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio marde publikigis planojn pri memorfesto de la 70a datreveno de la fino de la Dua Mondmilito, inkluzive de invito de fremdlandaj armeoj al partopreno en parado en la 3a de septembro.

Wang Shiming, ĝenerala vicdirektoro de la Informada Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris tiutage en gazetara konferenco, ke Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, faros paroladon en memorfesta kongreso. Krome, li medalos veteranojn de la milito kaj familianojn de la mortintoj.

Tiu ĉi jaro signas la 70an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agresado kaj de la Monda Kontraŭfaŝista Milito, kaj Ĉinio la unuan fojon okazigos paradon por memorfesti la datrevenon.

Qu Rui, vicdirektoro de la Oficejo de Gvida Grupo por Parado, diris, ke reprezentantoj de veteranoj, civiluloj, kiuj subtenis la armeon dum la milito, kaj postvivantaj familianoj de la mortintoj partoprenos en la parado, kiu montros respekton al veteranoj, civiluloj kaj martiroj.

Granda pando naskis la unuajn ĝemelojn de la kuranta jaro lunde en Chengdu, la ĉefurbo de Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Sciencistoj diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke "Kelin" naskis inajn ĝemelojn je la 5a horo kaj 10 minutoj matene en Chengdu-a Esplor-Bazo de Reproduktado de Granda Pando. Tio estas la unua akuŝo de pandaj ĝemeloj ĉi-jare en la mondo. La du beboj, kiuj pezas respektive 118 gramojn kaj 70 gramojn, estas la unuaj idoj de Kelin. Ili naskiĝis je pli ol kvar monatoj post la artefarita ensemado de la patrino en januaro.

"Jiaozi", la patrino de Kelin, naskis dek idojn, dum ŝia patro "Cobi" estis nomata de la eksa prezidanto de la Internacia Olimpia Komitato Johano Antonio Samaranch. Kelin unuafoje pariĝis kun vira pando "Yongyong" en 2013, kiam ŝi estis kvin-jara, sed ŝi ne povis gravediĝi. Alia provo malsukcesis en 2014.

Lunde matene okazis suicida atako kontraŭ la afgana parlamento. La atako mortigis kvin civilulojn kaj vundis 31 aliajn. Krome, suicida atakanto mortis pro la eksplodo, kaj kvin atakantoj estis mortpafitaj de la polico. Tio estis la unua atako post la komenciĝo de Ramadano. La atako okazis je la 10a horo kaj 20 minutoj matene en tiu tago. Suicida atakanto eksplodigis aŭtobombon antaŭ la parlamenta domo kun la intenco, ke aliaj atakantoj iru en la domon. Poste okazis batalo inter la atakantoj kaj policanoj. Je la 12a horo kaj 30 minutoj tagmeze ĉiuj kvin atakantoj estis mortigitaj.

La Sekureca Konsilio kondamnis per plej energiaj vortoj la atakon al la afgana parlamento en Kabulo, la ĉefurbo de Afganio, pri kiu Talibano deklaris sian respondecon. La konsilio diris en gazetara komunikaĵo, ke la membroj de la Sekureca Konsilio tre bedaŭras la perdon de civiluloj, kiun rezultigis la atako, kaj esprimas profundan simpation kaj kondolencon al la registaro kaj popolo de Afganio. Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, forte kondamnis la atakon. Li diris en sia deklaro, ke similaj atakoj celas detrui la klopodojn por konstruado de pli forta kaj pli prospera Afganio. Li reasertis, ke li firme subtenas la afganan popolon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin