Fokusoj de la Semajno (Jul 03)

(GMT+08:00) 2015-11-25 17:42:00     Redaktoro:Selena
Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Delegitoj de la 57 venontaj fondinto-landoj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko lunde kolektiĝis en Pekino por subskribi interkonsenton, kiu metis la leĝan kadron por la de Ĉinio iniciatita multflanka institucio.

La 60-artikola interkonsento skizis la financan porcion de ĉiu membro, politikfaron, negocan kaj funkciigan sistemojn, kaj administran strukturon. La banko estas projektita por financi infrastrukturan konstruon en Azio.

Aŭstralio la unua subskribis la interkonsenton en la Granda Popola Halo en Pekino.

La rajtigita kapitalo de la Azia Infrastruktura Invest-Banko atingos 100 miliardojn da usonaj dolaroj. Aziaj landoj investos maksimume 75% de la tuta kapitalo, kaj al ili porcio de la kvoto estos asignita laŭ ilia ekonomia grandeco. Ĉinio, Hindio kaj Rusio estas la tri plej grandaj akciuloj kun voĉdonrajto de 26,06%, 7.5% kaj 5,92% respektive.

La banko kun Pekino kiel la stabejo komencos operacion en la fino de la kuranta jaro sub du antaŭkondiĉoj: almenaŭ dek venontaj membroj subskribis la interkonsenton, kaj la komenca subskripciita kapitalo kalkuliĝas al ne malpli ol 50% de la rajtigita kapitalo.

Ĉinio marde faris freŝajn promesojn pri la batalo kontraŭ klimata ŝanĝiĝo, montrante ambician celon post 2020, en kiu ĝi alvokas "finajn penojn" en pritrakto de la tutmonda defio.

Laŭ Naciaj Iniciataj Kontribuoj de Ĉinio, la agadplano prezentita al la Sekretariejo de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo, Ĉinio, la plej granda monda emisianto de forceja gaso, celas redukti la emisiadon de karbona dioksido po unuo de la malneta enlanda produkto je 60% ĝis 65% sur la nivelo de 2005 antaŭ 2030. Krome, la proporcio de nefosiliaj fueloj en primara energikonsumo atingos ĉirkaŭ 20%, kaj la arbara rezervokvanto kreskos je 4,5 miliardoj da kubmetroj sur la nivelo de 2005.

Pakistana ĉefministro Nawaz Sharif merkrede atingis la sudan havenurbon Karaĉio por inspekti perdon pro varma vetero. En la pasintaj dek tagoj la varma vetero rezultigis morton de 1 250 homoj en tiu ĉi urbo.

Tiutage en Karaĉio Sharif kunvokis altrangulojn. Li diris, ke la varma vetero estas senprecedenca katastrofo, kaj la lando devas tiri lecionojn el la katastrofo kaj alpreni efikajn rimedojn. Li ankaŭ emfazis, ke la registaro enketos por fiksi la respondecon pri neglekto de iuj departementoj.

Oficejo de pakistana ĉefministro diris, ke ekde la 19a de junio lokaj hospitaloj akceptis kaj kuracis 65 mil suferantojn de insolacio, kaj 1 250 homoj mortis. Nun centoj da suferantoj estas kuracataj en hospitaloj. La loka registaro, la armeo kaj sociaj organizoj liveris kelkcent provizorajn kuracejojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin