:Fokusoj de la Semajno (Jul 10)

(GMT+08:00) 2015-11-25 17:42:00     Redaktoro:Selena
Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La greka popolo dimanĉe donis subigan "ne" en la referendumo pri helpa plano de kreditoroj, drame grandigante la eblecon de retiro de la lando el la eŭrozono. Lunde frumatene la Ministerio de Internaj Aferoj publikigis rezulton de la referendumo. Ĉirkaŭ 61,3% da balotantoj oponis la helpan planon kaj ĉirkaŭ 38,7% da balotantoj subtenis la planon.

Greka ĉefministro Alexis Tsipras faris televidan parolon post la referendumo. Li diris, ke la greka popolo laŭte diris "ne" al internaciaj kreditoroj en la referendumo, kaj tio signifas ne splitiĝon de Eŭropo, sed subtenon al praktika interkonsento akceptebla por ambaŭ flankoj. Li diris, ke la demando ne estas restado en la eŭrozono aŭ retiro el ĝi, sed kuŝas en tio, kian Eŭropon atendas la grekoj. Li akcentis, ke la ĉefa tasko de la registaro estas rekomenci intertraktadon kun internaciaj kreditoroj, petante redukti la ŝuldon ĝis la daŭrigebla nivelo kaj rekonstrui la bankan stabiligan sistemon. Li alvokis la grekan popolon klopodi por restarigi socian harmonion kaj dankis la eŭropajn civitanojn por iliaj subtenoj al la greka popolo.

Ĉina vicĉefministro Wang Yang merkrede deklaris malfermon de ĉina pavilono en la 6a Internacia Industria Komerca Foiro en la rusa urbo Jekaterinburgo.

Wang instigis ĉinajn entreprenojn bone utiligi la okazaĵon por montri siajn freŝajn atingojn en industria produktado kaj teknika novigo, kaj fari komunikon kaj interŝanĝon kun entreprenoj el Rusio kaj aliaj landoj por akceli kungajnan kunlaboron.

Ĉinio ĉeestas la kvar-tagan foiron kiel honora gasto kun pli ol 130 ĉinaj entreprenoj en la sektoroj de altrapida trajno, astronaŭtiko, ŝipkonstruo, elektroenergio, aŭtofabrikado, maŝinaro, nuklea energio kaj satelita navigado.

La Internacia Industria Komerca Foiro okazas ĉiujare en Jekaterinburgo ekde 2010. Ĉi-jare ĝi altiris negocajn delegitojn el pli ol 70 landoj.

Talibano kaj la registaro de Afganio merkrede konsentis intertrakti plu por krei medion favoran al paco kaj reakordiĝo.

Pakistano gastigis la intertraktadon marde en Murree, pejzaĵa ripozejo proksima al Islamabado. La kunveno estis la unua rekta kontakto inter la du flankoj de post la enoficiĝo de prezidento Ashraf Ghani Ahmadzai en la lasta septembro. Proparolanto de la afgana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la venonta kunveno okazos en reciproke konvena dato post Ramadano.

Afgana vicministro pri eksterlandaj aferoj gvidis al la kunveno kvar-membran delegacion, kiu inkluzivis reprezentantojn de la Alta Paca Konsilio kaj konsilistojn de prezidento. Tri-membra teamo de Talibano partoprenis en la kunveno. Ĉiuj flankoj silentis pri la nomo kaj pozicio de la talibanaj partoprenantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin